Abdullah la 2-a (Jordanio)
(Alidirektita el Abdullah la 2-a de Jordanio)
Abdullah la 2-a ibn al-Hussein (naskiĝis la 30-an de januaro 1962) estas reĝo de Jordanio. Li apartenas al la Haŝemida dinastio [1].
Kiel junulo, li lernis en Usono kaj Britio. Poste li soldatservis kaj atingis la rangon kolonelo.
Li surtroniĝis la 7-an de februaro 1999 post morto de lia patro Reĝo Hussein. Hussein deklaris lin kronprinco la 24-an de januaro, anstataŭ Hassan, fraton de Hussein [2]. Tio ne estis populara decido.
Abdullah edziniĝis kun la en Kuvajto naskiĝinta, palestina Rania Al-Jasin (nun Reĝino Rania de Jordanio), kiu naskis kvar infanojn: princo Husejn (naskiĝis en 1994), princino Iman (1996), princino Salma (2000), princo Haŝem (2005).
Reĝo Abdullah estas rekonata ŝatanto de Star Trek.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Profile: King Abdullah II of Jordan. themuslim500.com (1 January 2017). Arkivita el la originalo je 18 December 2016. Alirita 23 September 2017.
- ↑ King Hussein is dead. CNN (7 February 1999). Alirita 23 September 2017.
|