Saltu al enhavo

Franjo Tuđman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franjo Tudjman)
Franjo Tuđman
Persona informo
Franjo Tuđman
Naskiĝo 14-an de majo 1922 (1922-05-14)
en Veliko Trgovišće, Zagreb Oblast,  Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 10-an de decembro 1999 (1999-12-10) (77-jaraĝa)
en Zagrebo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mirogoj, Division RKT, site 1A, #1 45° 50′ 09″ Nordo 15° 59′ 05″ Oriento / 45.835768 °N, 15.984779 °O / 45.835768; 15.984779 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Kroatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Military Academy Belgrade (en) Traduki
Universitato de Zadar Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kroata Demokrata Unio
Komunista Partio de Jugoslavio
League of Communists of Croatia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Franjo Tuđman
Familio
Edz(in)o Ankica Tuđman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Miroslav Tuđman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
universitata instruisto
politika komisaro
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franjo TUĐMAN [ˈfraːɲɔ ˈtudʑman] (naskita la 14-an de majo 1922 en Veliko Trgovišće, mortinta la 10-an de decembro 1999 en Zagrebo; alternativa skribo: Tudjman) estis oficiro, historiisto kaj politikisto. Je la 30-a de majo 1990 li estis elektita kiel prezidento de la jugoslavia subrespubliko Kroatio. Post la sendependiĝo de Kroatio li estis elektita ties unua prezidento, je la 2-a de septembro 1992.

En 1995 Tuđman por Kroatio subskribis la Interkonsenton de Dayton, per kiu ekestis sendependa, federacia ŝtato Bosnio kaj Hercegovino.

Je la 15-a de junio 1997 li estis reelektita kiel prezidento; tia li restis ĝis sia morto. Je tiu tempo estis konsideroj akuzi lin ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio; ties akuzo kontraŭ Ante Gotovina nomas Tuđman "parto de krima asocio", kiu celis perfortan kaj definitivan forpelon de la serboj el regiono Krajina. Sed la morto de Tuđman nuligis tiajn konsiderojn.

Tuđman estis membro de la Kroata Akademio de la Sciencoj kaj politik-scienca profesoro de la universitato de Zagrebo.