Saltu al enhavo

Ĝamal al-Din al-Afghani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jamal al-Din al-Afghani)
Ĝamal al-Din al-Afghani
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1837 (1837-11-30)
en Asadabad
Morto 9-an de marto 1897 (1897-03-09) (59-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortokialo Makzela kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo provinco Kabul Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj turkaarabapaŝtunadariapersa
Ŝtataneco Afganio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teologo
journal editor (en) Traduki
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sajido Ĝamāl al-Dīn al-Afghānī (perse: سید جمال الدین الافغاني; nune Sayyid Muḥammad ibn Ṣafdar -سید محمد بن صفدر) (n. en 1838 - m. la 9-an de marto 1897) estis filozofo, islama religiema reformanto, samkiel politika kaj naciisma islama aktivisto en Persio dum la regado de la kaĝaroj, en Afganio, Egiptio kaj la Otomana Imperio dum la 19-a jarcento.

Li estis unu el la fondintoj de la islama modernismo kaj akcelanto de la tutislama unueco. Li estas priskribita kiel homo kiu malpli interesiĝas en teologio ol en la organizado de islama respondo kontraŭ la premo de Okcidento por rezisti eŭropan koloniismon.