Saltu al enhavo

Marcialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marcus Valerius Martialis)
Marcialo
Persona informo
Naskiĝo 40
en Augusta Bilbilis, Hispania Tarraconensis
Morto 30-an de novembro 103 (0103-11-30)
en Augusta Bilbilis, Conventus Caesaraugustanus
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Flaccilla (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Marcella (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Epigramoj
vdr

Marcialo (latine: Marcus Valerius Martialis; naskiĝinta 1-an de marto ĉ. 40 en Bilbilis apud Calatayud, mortinta en 102 samloke) estis romia verkisto de epigramoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li venis, post komencitaj studoj de jurscienco, al Romo 22 jaraĝe kie li vivis danke al la helpo de mecenatoj riĉaj kiujn li dorlotis per laŭokazaj versaĵoj. Ĉe la reveno enpatruja en 98 li estis tiom malriĉa ke Plinio la Juna devis pagi por li la vojaĝkostojn. Ankaŭ en Hispanio Marcialo povis perlabori la vivtenon literature kaj sukcesis eĉ aĉeti bienon. Tamen li daŭre revis pri vivo en Romo.

En siaj 15 libroj enhavantaj epigramojn (plejofte skribitajn en distikoj), altvalora fonto por la ĉiutaga vivo en antikva Romo, li evidentiĝis esti homo de spriteco kaj akra humuro; tamen malĉeestis verkare severeco vera. En la monda literaturo li taksatas majstro epigrama. Imitanto kaj tradukanto germanlingva de li estis Ephraim Moses Kuh (18-a jarcento).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 364 kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]