Saltu al enhavo

Meznokto metropola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meznokto Metropola)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Meznokto Metropola
Meznokto Metropola
Meznokto Metropola
Aŭtoro Krys Ungar
Eldonjaro 1991
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 112
ISBN 90-71205-41-X
vdr

Meznokto Metropola estas la unua (kaj provizore sola) poemkolekto de Krys Ungar, aperinta ĉe Flandra Esperanto-Ligo el Antverpeno en la jaro 1991.

Pluraj el la enaj poemoj kolektis laŭdojn kaj apartajn premiojn, ekzemple en la Belartaj Konkursoj de UEA, per aliaj la aŭtorino gajnis kiel unua virino la titolon "Florluda majstro" en la Internaciaj Floraj Ludoj de Kataluna Esperanto-Asocio en 1990. Pri la poemaro Gerrit Berveling skribis: "Kiaj trezoraj perloj! Kia frazritma impeto! Kia konvinka prezento!"

La poemaro aperis kiel n-ro 14 en la Serio Stafeto kaj estis menciita de William Auld en lia Baza legolisto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Frandema leganto de Esperantaj versoj lernas iom post iom, ke ne ĉio en la kampo de nia poezio hele brilas. Tial, ioma malfido, ioma skeptikemo bonvenas antaŭ ol eklegi novajn poemarojn: Ĉu ree peza stilo, teda vortotreno, mallerta tekniko kaj misgustaj versoj? Ĉu denove plumpe dehakitaj prozaĵoj sub aspekto de poemoj? Nur tre escepte renkonteblas elstara verko de same eminenta poezia individueco, kia estas Meznokto metropola de Krys Ungar: jen poemkolekto unutire legebla, kiu poiome kaj neeviteble katenas la leganton per kreskanta entuziasmo. Ĉu trous diri, ke ĉi verko altrangas en nia moderna poezio tuj post La turoj de l' ĉefurbo?

Plej gueblas en Meznokto metropola la kelkaj ampoemoj, forme diamantaj kaj sire sinceraj. Tamen, la pliparton el la verko karakterizas preskaŭobseda okupigo pri sociaj problemoj, kun evidenta naŭzo kontraŭ ĉia maljusto kaj, malgraŭ la dekomenca kvazaŭmoto:

"(...) Kontraŭ l' aksiomoj
de l' teknokratoj kaj de l' borsbordelo
eksonu nia kant' insurekcia"

La tuta libro despertone pesimismas. La lingvaĵo de la pola aŭtorino montrigas plastika, supla kaj rafinita, kvankam foje iom troema al kunmeto -ekstremekzemple: "mondkomerckonspiroj"- kaj malgraŭ la fakto, ke ĉe nure-dure sociaj temoj, la kvalito blinde desupras pro la probabla hastemo forĵeti la galon. Tio ĉi certe ne malhelpas eltrovi perfektajn poemojn kun draste taŭgaj bildoj kaj metaforoj:" Fatrasas ĉio", "frontas sorton plenvizage", "balonoj en bunta arpego", "kiam koro nur inertas/ dum korpo mimas en glacia muto", "Edzinoj idĉenitaj" ...aŭ elegantan, surprizetan uzon de mal-: "jam malverdas/ iama trifoli' al nigra trefo ", "Anstataŭ bisoj, malaplaild' kresĉendas", "dum pulse en fervojaj suboj/ la formikaro malripozas". Graciplenaj, vibraj aliteracioj ne povas ne sugesti nian unikan Tdrkony, fojfoje kvazaŭ ni tenus enmane la poemkolekton de nia granda intimisto:

"Verdveluro-ombre, susurŝvebe
l' arbaro vibris en animoj mondofremdaj,
kiuj pro kompat', per provoj pentraj,
versaj, tonaj, dividis savocele
vizion kun la mondo malespera."

Krome, kiel ne rekoni Tarkony en Aserte? Kiel ne rekoni Auld en Februaro kaj en Nataŝa? Kiel ne rekoni do Boulton -kaj ties virinan prismontra la tuta verko? Evidentas, ke Ungar bone konas Esperantan beletron kaj funde ĉerpis el ĝi por akiri poetan maturecon. Meznokto metropola indas sidi sur la bretoj de ĉiu postulema versamanto kaj espereble la aŭtorino plu fruktivas per eĉ pli bona(j) verko(j). Ĉu estonte? Jes, mi petas.

Menciindas fine la libro mem: la ekstera aspekto elegantas per sia rekta simpleco kaj la litertipoj perfekte taŭgas por poezio. Pli da tiaj libroj, FEL! 
— Antonio Valén. Boletín n305 (mar 1992)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]