Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 23-a de majo festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 23-an de majo
Naskiĝis
- 1707: Carolus Linnaeus, sveda botanikisto
- 1848: Otto Lilienthal, inĝeniero
- 1883: Douglas Fairbanks, aktoro
- 1891: Pär Lagerkvist, Svedio
- 1910: Artie Shaw, usona muzikisto
- 1928: Rosemary Clooney, kantistino, aktorino
- 1933: Joan Collins, aktorino
- 1934: Robert Moog, inventis la Moog sintezilon
- 1965: Tom Tykwer
Mortis
- 1857: Augustin Louis Cauchy
- 1906: Henrik Ibsen
- 1945: Heinrich Himmler
- 2001: Fritz Liechti
- 2002: Sam Snead, golfisto
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Emil HÁCHA (li naskiĝis la 12-an de julio 1872 – mortis la 27-an de junio 1945), protektorata prezidento en la jaroj 1938 – 1945.
Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de lando. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon seksatencita de hokokruco. Malgraŭe ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado.
La aborigenoj de Aŭstralio estas la unuaj loĝantoj de Aŭstralio, malkovrinta la landon jarmilojn antaŭ ol tion faris la eŭropanoj. Hodiaŭ, la aborigenoj nombras ĉirkaŭ 40 mil kaj parolas 50 lingvojn malsamajn. Iliaj prapatroj verŝajne alvenis al Aŭstralio antaŭ iomete pli ol 50.000 jaroj, sed la preciza dato estas daŭre necerta.
Marilyn MONROE (origine: Norma Jane MORTENSON aŭ BAKER) (naskiĝis la 1-an de junio, 1926, mortis la 5-an de aŭgusto, 1962) estis usona aktorino.
Monroe naskiĝis en Losanĝeleso, Kalifornio. Post malriĉa infanaĝo ŝi je la aĝo de 16 jaroj edziniĝis kaj eklaboris en aviadilfabriko. Tie ŝi ekkonis fotiston, fariĝis fotomodelo, blondigis siajn harojn kaj baldaŭ estis malkovrata de filmentreprenistoj. Sian pseŭdonimon Marilyn Monroe ŝi ekuzis en 1948, kiam ŝi unuafoje subskribis filmkontrakton.
Sir Arthur Conan DOYLE [artfur koŭnen dojl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.
Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.
FUKUOKA Masanobu (福岡 正信 [fukuoka masanobu], naskiĝis la 2-an de Februaro 1913 en Ijo, prefektujo Ehime) estas autoro de libroj: Revolucio de unu-sola-pajleto (en: The One-Straw Revolution), Vojo reen al naturo (En: The Road Back to Nature) kaj Naturala vojo de agrikulturo (En: The Natural Way Of Farming). Li estas unu de pioniroj de senpluga metodo de kultivado. Lia sistemo estas nomata kiel natura kultivado, Fukuoka-kultivado aŭ Fukuoka-Metodo.
Li instruiĝis kiel mikrobiologisto en naska Japanio, kaj li komencis karieron, kiel argilscientisto, fakulo en plantpatologio.