Selimo la 2-a
(Alidirektita el Selim la 2-a)
Selimo la 2-a (n. la 28-an de majo 1524 – m. la 12-an de decembro 1574) regis kiel sultano de la Otomana Imperio ekde 1566 ĝis sia morto. Li estis unu el la filoj de Solimano la Granda kaj ties ĉi favoritino Aleksandra Lisovska (konata ankaŭ kiel Hürrem aŭ Roxelana).
Post la surtroniĝo kaj okazoj de kelkaj palacaj intrigoj kaj familiaj disputoj, li estis la unua sultano kiu ne interesiĝis pri la militista kariero kaj forlasis la povon al siaj ministroj, kondiĉe esti libera por orgioj. Tial, li estis konata kiel Selimo «la Ebria».
Li estis sukcedita de sia filo Murad la 3-a.