De la 10a de februaro 2012, kune kun la urbo Valença do Minho (Portugalio), ili formas eŭrop-urbon kiel signon de kunlaboro kaj integriĝo inter la du urboj ligitaj de du pontoj transirantaj la riveron Minjo. En la jaro 2016, Tui laŭ NIS, havis 16 902 loĝantojn.
Dum la Hispana Enlanda Milito Tui estis la lasta urbo de Galegio kiu estis konkerita de la insurekciaj trupoj de Francisco Franco, sed la alveno de militaj plifortigoj el Vigo kaj Ourense faciligis la enirejon de la "naciistoj" en la urbo la 26an de julio 1936. Tu kondiĉo esti rezistinta rezultis en forta subpremado kontraŭ supozitaj maldekstruloj, kiel la tiama urbestro Guillermo Vicente Santiago.