Posedinsulo
Posedinsulo | ||
---|---|---|
NASA-bildo de la Posedinsulo (nordo estas dekstra) | ||
insulo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Insularo | Krozet-Insuloj | |
Geografia situo | 46° 24′ S, 51° 46′ O (mapo)-46.451.766666666667934Koordinatoj: 46° 24′ S, 51° 46′ O (mapo) | |
Longo | 19 km | |
Larĝo | 14 km | |
Areo | 150 km² | |
Plej alta loko | Pic du Mascarin 934 m | |
Loĝantaro | ĝis 60 (Stacia personaro) <1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Base Alfred-Faure | |
Mapo de la Posedinsulo | ||
Posedinsulo aŭ en franca Île de la Possession estas parto de la ĉeantarkta Krozeta Arkipelago. Kun areo de 150 km² ĝi estas la plej granda insulo de la grupo kaj la ununura iome loĝata. Administre ĝi estas parto de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj. Ĝi estas grava nestoloko por marbirdoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Posedinsulo kuŝas en la orienta grupo de la arkipelago, ĉirkaŭ 20 km okcidente de la Orienta Insulo. Ĝi havas kruta pejzaĝo de montoj tranĉitaj de profundaj glaĉervaloj. La marbordaj areoj kaj valoj estas kovrataj de herbeca ĉeantarkta vegetaĵaro. La insulo estas neloĝata escepte pro la stabanaro de la stacio Alfred Faure ĉe la orienta ppinto de la insulo, kun minimumo de ĉirkaŭ 20 personoj.
Grava Birda Areo
[redakti | redakti fonton]La insulo estis identigita kiel Grava Birda Areo (GBA) fare de BirdLife International kiel reprodukta loko por marbirdoj, el kiuj estas almenaŭ 26 reproduktantaj specioj.