Ödön Splényi
Ödön Splényi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de novembro 1842 en ![]() |
Morto | la 3-an de januaro 1909 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Alma mater | Kalvinana Jura Akademio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Lujza Blaha ![]() |
Okupo | |
Okupo | akademiulo policisto oficiro ![]() |
Barono Ödön Splényi [odon ŝplEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Splényi Ödön Ferenc estis hungara oficiro, policano, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis miháldi.

Ödön Splényi[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1842 en Csermend (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Čermany en Slovakio), li mortis la 3-an de januaro 1909 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ödön Splényi maturiĝis en cisterciana gimnazio en Székesfehérvár, poste li estis leŭtenanto en la militiro kontraŭ la italoj (1859). Li akiris juran diplomon en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) en 1867, poste li estis ĉefleŭtenanto en la ĵus refondita hungara armeo. Iom poste li instruis en la ĵus fondita militakademio ĝis 1876, poste li pensiuliĝis (kiel kapitano) kaj okupiĝis pri gvidado de bieno ĝis 1880. En la sekvanta jaro li estis la tria edzo de Lujza Blaha. En 1885 li ricevis postenon en la polico, en la sekva jaro li estis detektivestro, ekde 1890 li gvidis distriktan policejon. Li ricevis plurajn enlandajn kaj eksterlandajn premiojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)