Saltu al enhavo

Ĉina kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina tradicio)

Ludo de Ĉina opero (Pekina opero) en Pekino
Materialo por ĉina kaligrafio

Ĉina kulturo estas unu el plej malnovaj kulturoj de la mondo.[1][2] La areo, en kiu tiu kulturo estas hegemonia, kovras grandan geografian regionon en orienta Azio kun kutimoj kaj tradicioj ege variaj inter provincoj, grandurboj kaj eĉ simplaj urboj. Gravaj komponaĵoj de Ĉina kulturo estas literaturo, muziko, vidigaj artoj, luktoarto, kuirarto, religio, ktp.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina te-kulturo.

La ĉina tekulturo (ĉine simpligite 中国茶文化, tradicie 中國茶文化, pinjine zhōngguó chá wénhuà) estas grava parto de ĉina kulturo kaj la plej malnova de sia speco en la mondo, La japana tekulturo havas siajn radikojn en Ĉinio, sed disvolviĝis sendepende dum la tempo. La Ĉina Imperio ankaŭ havas sian propran teceremonion, kiu estas tradukita kiel "tearto" (ĉine simpligite 茶艺, tradicie 茶藝, pinjine cháyì).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chinese Dynasty Guide - The Art of Asia - History & Maps. Minneapolis Institute of Art. Arkivita el la originalo je 2008-10-06. Alirita 10a de Oktobro 2008 .
  2. Guggenheim Museum - China: 5,000 years. Solomon R. Guggenheim Foundation & Solomon R. Guggenheim Museum (6a Februaro 1998 al 1998-06-03). Alirita 10a de Oktobro 2008 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]