Tago de Ĉiuj Mortintoj
Aspekto
(Alidirektita el Ĉiuj Mortintoj)
La Tago de Ĉiuj Mortintoj aŭ Animtago (latine Dies in commemoratione omnium fidelium defunctorum, „Tago de la memoro de ĉiuj mortintaj fideluloj“) estas memortago en la Romkatolika Eklezio. Ĝi okazas en la eklezia jaro la 2-an de novembro, unu tagon post la festo de Ĉiuj Sanktuloj. En plura jkatolikaj landoj ĉirkaŭ tiu tago oni kutimas viziti tombojn de mortintaj samfamilianoj, purigi ili, ornami ilin per florbukedoj, kandeloj ktp.
En Meksiko, la Tago de la Mortintoj (Día de Muertos) rezultis el miksado de indiĝenaj tradicioj kun la Tago de Ĉiuj Mortintoj.