Ĝardena ringo (Moskvo)
Ĝardena ringo (Moskvo) | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
strato | ||||||||||||
| ||||||||||||
Ĝardena ringo (ruse Садо́вое кольцо́) estas cirkla aŭtomobila vojo ĉirkaŭiganta centron de Moskvo. Ĝia longo estas 15,6 km, dikeco estas 60 — 70 metroj.
Ĝardena ringo estas unu el plej gravaj vojoj de Moskvo. Laŭ la ringo estas veturado de cirkla busa itinero; ekzistas ankaŭ aliaj surteraj vojlinioj de publika transporto. Apud stratoj kaj placoj de Ĝardena ringo situas kelkaj stacioj de Moskva metroo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En frua historio de Moskvo la urbo estis ĉirkaŭigita de kelkaj defendantaj muroj. En fino de 16-a jarcento tie estis konstruita ligna fortikaĵo de Tera urbo.
Ĝis fino de 17-a jarcento teraj fortikaĵoj de Moskvo perdis sian defendan funkcion kaj fariĝis doganejo, ĉe urba enirejo aperis bazaroj.
Ĝis fino de 18-a jarcento tera fortikaĵo kaj muro estis parte detruitaj kaj forfositaj, pro tio aperis novaj liberaj areoj kaj traveturejoj. Brulego de 1812 neniigis preskaŭ ĉiujn konstruaĵojn ambaŭflanke de la remparo. Speciale organizita Komisio por konstruado de Moskvo proponis detrui restaĝojn de terfortikaĵo kaj anstataŭ ili konstrui ŝtonan cirklan straton. Tiel ekiĝis Ĝardena ringo. Ĝis 1830 la projekto estis ĉefe realigita.
Amasa konstruado de domoj laŭ Ĝardena ringo ekiĝis en 20-a jarcento. Sur multaj placoj kaj stratoj okazis bataloj de revoluciemaj laboristoj kontraŭ polico dum Rusia revolucio de 1905. Bataloj okazis ankaŭ dum revolucio de 1917.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]Stratoj kaj placoj de Ĝardena ringo (laŭ vojo ekde strato Tverskaja):
Stratoj, placoj | Proksimaj fervojaj stacioj kaj metrostacioj |
---|---|
Triumfa placo | Majakovskaja |
Triumfa strato | |
Karetnaja strato | |
Samotjoĉnaja strato | |
Placo Samotjoĉnaja | Cvetnoj bulvar |
Suĥarevskaja strato | |
Placo Suĥarevskaja Eta, Placo Suĥarevskaja Ega | Suĥarevskaja |
Spasskaja strato | |
Площадь Красные Ворота, Лермонтовская площадь | Krasnije Vorota |
Садовая-Черногрязская улица | |
Площадь Земляной Вал, Площадь Цезаря Куникова | |
Улица Земляной Вал, Площадь Курского Вокзала | |
Таганская площадь | |
Нижняя Краснохолмская улица (Ponto Krasnoĥolmskij Ega, Ponto Krasnoĥolmskij Eta) | |
Улица Зацепский Вал, Павелецкая площадь | |
Валовая улица | |
Серпуховская площадь | |
Улица Коровий Вал, Житная улица | |
Калужская площадь, Улица Крымский Вал, Krimea ponto | |
Крымская площадь | |
Зубовский бульвар | |
Зубовская площадь | |
Смоленский бульвар | |
Смоленская-Сенная площадь, Смоленская площадь | |
Новинский бульвар | |
Кудринская площадь | Barrikadnaja |
Садовая-Кудринская улица | |
Большая Садовая улица | Majakovskaja |