Libro de Ĥabakuk
Aspekto
(Alidirektita el Ĥabakuk)
חֲבַקּוּק | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Ĥabakuk | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Profetaj Libroj | ||||
| |||||
Ĥabakuk estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La libro nomiĝas
- en la hebrea: חבקוק
- en la greka Septuaginto (LXX): ΑΜΒΑΚΟΥΜ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Habacuc
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas parolojn de la profeto Ĥabakuk.
Enhavo kaj strukturo
[redakti | redakti fonton]Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo (Ĥab 1,1)
- Dialogo kun Dio (Ĥab 1,2 - 2,5)
- Ve-paroloj (Ĥab 2,6-20)
- Preĝo de Ĥabakuk (Ĥab 3)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|