Ŝantar-insuloj
Aspekto
(Alidirektita el Ŝantaroj)
Ŝantar-insuloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mapo de la Ŝantar-insuloj | |||||
grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Oĥotska Maro | ||||
Geografia situo | 55° 0′ N, 137° 45′ O (mapo)55137.75Koordinatoj: 55° 0′ N, 137° 45′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 15 | ||||
Ĉefa insulo | Bolschoi Ŝantar | ||||
Tuta areo | 2 500 km² | ||||
Loĝantoj | (neloĝata) | ||||
Situo de la Ŝantar-insuloj | |||||
| |||||
La Ŝantar-insuloj aŭ Ŝantaroj (ruse Шантарские острова) estas insulgrupo en sudokcidento de Oĥotska Maro en malproksima Oriento de Rusio.
La insularo konsistas el 15 insuloj kun surfaco de ĉ. 2.500 km². La insuloj estas praktike neloĝataj. Ilin dividas de la kontinento malvasta markolo (kvar kilometrojn larĝa).
La surfaco de la insuloj estas montara, la bordo kruta. La insulojn formas sabloŝtono kaj glimardezo. La montarojn kovras larikoj kaj abioj, la pintajn regionojn nanaj kaj montaj pinoj.