Ŝtoncirklo de An Chaolchoill
Aspekto
(Alidirektita el Ŝtoncirklo de Kealkill)
Ŝtoncirklo de An Chaolchoill | ||
---|---|---|
![]() | ||
Koordinatoj | 51° 44′ 40″ N, 9° 22′ 14″ U (mapo)51.74438889-9.37066667Koordinatoj: 51° 44′ 40″ N, 9° 22′ 14″ U (mapo) | |
![]() |
||
Ŝtoncirklo de An Chaolchoill | ||

La ŝtoncirklo de An Chaolchoill aŭ ŝtoncirklo de Kealkill situas en la komunumparto An Chaolchoill aŭ angle Kealkill, „la mallarĝa arbaro“) proksime de la samnoma vilaĝo ĉe la ŝoseo R584, trans la golfo Bantry en la graflando Corcaigh en Irlando. Temas pri unu el 55 por sudokcidenta Irlando tipaj kvinŝtonaj ŝtoncirkloj de la Cork-Kerry-serio, kiuj oftas en la regiono.
- La cirklo de ‘An Chaolchoill' konsistas el cirklo de kvin mezgrandaj, starantaj ŝtonoj. Tiu ĉi aranĝo de la ŝtonoj estas nomataj "radiŝtona kairno". En la interno de la cirklo oni trovis krucforme ordigitajn sojlojn, kiuj subtenas palison aŭ ŝtonon. An Chaolchoill estas unu de nur malmultaj elfositaj ŝtoncirkloj.
- Al la cirklo apartenas du proksimaj menhiroj, de kiuj unu havas restantan altecon de pli ol kvar metroj. Origine ĝi estis pli ol ses metrojn.
- Krom la du menhiroj ekzistas tie malgranda kairno, en kiu troviĝas cirklo el malgrandaj vertikale starantaj ŝtonoj, kiuj staras radie.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Europäische Kultplätze der Steinzeit. (= Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas. Band 36). Beier & Beran, Langenweißbach 2003, ISBN 3-930036-70-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Beschreibung englisch und Skizze Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (zuletzt abgerufen am 26. August 2014)
- Beschreibung englisch und Bild