Žandov (germaneSandau, „sabla herbejo“) estas urba municipo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la distrikto Česká Lípa kaj al la regiono Liberec. La urbo situas en la norda parto de Bohemio, 85 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago kaj 13 kilometrojn okcidente de la distrikta centro Česká Lípa, borde de la rivero Ploučnice ĉe la vojo inter Česká Lípa al Děčín. En 2024 la urba municipo havis 1 935 loĝantojn.