1437 Diomedo
Aspekto
(Alidirektita el 1437 Diomedes)
1437 Diomedo | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 1437 Diomedes |
Aliaj nomoj | 1937 PB; 1931 DN; 1936 PQ; 1971 RD |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Diomedo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Karl Wilhelm Reinmuth |
Dato de malkovro | 3-a de aŭgusto 1937 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
773,827 Gm (5,173 AU) 739,124 Gm (4,941 AU) 808,530 Gm (5,405 AU) |
Discentreco | 0,0448 |
Meza anomaliangulo | 3,625° |
Klinangulo | 20,513° |
Periodo | 4297,106 tagoj (11,765 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 13,10 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
315,825° |
Argum. de periapsido | 127,965° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
~ 284 × 126 × 65 km [1] averaĝe 164,31 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo |
4,6 × 1018 kg ~ 2000 kg/m3 ? ~ 0,0459 m/s² |
Rotacia periodo | 1,0204 tago (24,49 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0313 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | DP |
Absoluta magnitudo | 8,30 |
1437 Diomedo estas granda, malhela troja asteroido de Jupitero.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 3-an de aŭgusto 1937 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de Diomedo, filo Tideo kaj Deifilo, kaj greka batalanto de la Troja milito, memoriganta ke tiu asteroido situas en la Greka Tendaro.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi orbitas ĉirkaŭ la Lagranĵa punkto L4 de la sistemo Suno - Jupitero,[2] "antaŭ" Jupitero laŭ ĝia orbita movo. Ĝi fakte povas malproksimiĝi de 39,6° for de tiu punkto. Diomedo estas la troja asteroido kiu plej malproksimiĝas de sia Lagranĵa punkto[3].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Size and Shape of Trojan Asteroid Diomedes from Its Occultation and Photometry (Formo kaj grando de la troja asteroido Diomedo el ties kaŝado kaj lummezuro) Icarus, Volume 145, Issue Icarus, pp. 25-32 (angle)
- ↑ Listo de la Jupiteraj Trojanoj; el Minor Planet Center (angle)
- ↑ Les astéroïdes troyens (La trojaj asteroidoj), de Jean Meeus Ciel et Terre, Vol. 78, paĝo 332 (france)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1436 Salonta | 1437 Diomedo | 1438 Wendeline |