18-a de majo
Aspekto
(Alidirektita el 18a de majo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de majo estas la 138-a tago de la jaro (la 139-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 227 tagoj restas.
Je la 18-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Romia Imperio
- 14: Unua imperiestro de Romia Imperio Aŭgusto Cezaro sendis Kaligulon al lia patro restadantan en Gaŭlujo aŭ Germanio
- 113: Forumo de Trajano: solena malfermo de la Trajana Kolono en Romo
- 1012: Benedikto la 8-a iĝis papo
- 1152: Henriko la 2-a nuptis Eleonoran de Akvitanio
- 1160: Reĝo de Svedio Erik Jedvardsson, pli konata kiel Eriko la Sankta, estis murdita en Upsalo
- 1190: Tria krucmilito: germana armeo venkis Ruman sultanujon en batalo de Ikonium
- 1268: Sultano Bajbarso konkeris Antioĥan princlandon - mameluka venko super krucistoj
- 1291: Mamelukoj konkeris Akkon
- 1302: Flandraj metiistoj en Bruĝo atakis francan garnizonon kaj masakris 1400 personojn
- 1498: Barato: Vasco da Gama albordiĝis al la haveno Kalikuto, dum sia unua vojaĝo
- 1565: Otomana Imperio komencis grandan sieĝon de Malto
- 1600: Reganto de Valaĥio Mikaelo de Valaĥio okupis moldavan urbon Bacău
- 1652: Nov-Anglio: anonco pri neleĝeco de sklaveco en Rod-Insulo
- 1741: Maria Tereza de Aŭstrio kroniĝis kiel reĝino de Hungario
- 1756: Sepjara milito komenciĝis - ĝi iĝis fakte la unua mondmilito
- 1765: Kanado: granda incendio de Montrealo
- 1781: En Kusko estis senkapigita Tupak-Amaru la 2-a, la inkaa gvidanto de kontraŭhispana ribelo en Peruo
- 1792: Rusa armeo transpaŝis landlimon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj — komenco de pola-rusa milito
- 1803: Britio deklaris militon al Francio
- 1804: Oficiala abolicio de la Unua Respubliko de Francio - Napoleono Bonaparte iĝis imperiestro
- 1810: En Bonaero eksplodis la revolucio de Majo - komenco de la sendependeco de Argentino, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo
- 1811: Hispana Imperio: en Urugvajo, tiutempe nomata Orienta Flanko, separistoj gvidataj de José Gervasio Artigas venkis en batalo de Las Piedras
- 1820: Pola-belorusa poeto kaj naturisto Tomasz Zan fondis en Vilno Amik-Societon de Utila Ludo
- 1848: Revolucio de 1848 en Germanio: en Frankfurto ĉe Majno komenciĝis kunsido de la unua germana Nacia Asembleo pri la unuigo kaj konstitucio
- 1869: Japanio: interna milito finiĝis kun la batalo de Hakodate (Hokajdo) - kulmino de Mejĝi-reformo, fino de la Ŝoguna reĝimo de klano Tokugawa
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Ciano
- 1891: Konstruaĵo de Nacia Muzeo estis malfermita en Prago
- 1896: Moskvo: dum festado de kronado de la lasta imperiestro Nikolao la 2-a okazis la Ĥodinka tragedio — 1389 personoj pereis
- 1897: Horora romano de la irlanda verkisto Bram Stoker Drakulo aperis
- 1899: Ĉeĥa Olimpika Komitato estis fondita
- 1900: Tongo iĝis brita protektorato
- 1903: Bulgario: malfermo de la haveno Burgaso
- 1910: Tero ektroviĝis en la luma strio de la Haleja kometo
- Unua mondmilito
- 1917: Selekta Servo-Leĝo voĉdonita, donanta al la Prezidanto de Usono la potencon de konskripto
- 1919: Soveta-Pola Milito: Pola Soldataro, kadre de bataloj pri reveno de sudorienta parto de Pollando, rekonkeris Drohobiĉ, Borysław kaj Sokal (nun en Lviva provinco), devigante malamikon al retiriĝo sur la tuta fronto
- 1920: Islanda parlamento Althing akceptis konstitucion
- 1923: Disaŭdiĝis radio de Ĉeĥoslovakio
- 1928: Sovetunio: Ŝaĥtia proceso komenciĝis — 5 personoj el 53 estis kondamnitaj je morto, 44 al mallibero
- 1929: Dum konferenco en Barcelono FIFA elektis Urugvajon kiel organizanton de la 1-a Futbala Mondpokalo en la venonta jaro
- 1935: Dua Pola Respubliko: en Krakovo finiĝis sestaga entombiga ceremonio de Józef Piłsudski, kiun partoprenis kvaronmiliono da poloj
- 1939: Tria Regno: unuaj 900 virinoj, malliberigitaj en koncentrejo Lichtenburg en Prettin estis transdonitaj al la nova konstruita koncentrejo Ravensbrück
- Dua mondmilito
- 1940: belgaj areoj Eupen, Malmedy kaj Moresnet estis enkorpigitaj al Tria Regno; Francio: dua reorganizo de la registaro de Paul Reynaud - generalo Maxime Weygand estis nomumita ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Nacia Defendo
- 1941: itala princo iĝis reĝo de Sendependa ŝtato Kroatio, restanta sub kontrolo de Italio kaj Germanio; en Romo kroata diktatoro Ante Pavelić subskribis interkonsenton kun Benito Mussolini transdonante Dalmation al Italio
- 1942: Germanaj ĝendarmoj kaj protekta polico en geto en Brzeziny forprenis de 78 patrinoj iliajn infanojn ĝis 10 jarojn kaj sendis ilin al Ekstermejo Chełmno
- 1943: Germana ĝendarmaro kaj ukrainaj taĉmentoj vivbruligis ĉiujn 67 loĝantoj de vilaĝo Szarajówka apud Biłgoraj; Suda Pacifiko: Japanio formigis 17-an Armeon por kunlaboro kun mararmeo ekrege de Nova Kaledonio, insulojn Fiĝio kaj Samoa kune kun Port Moresby
- 1944: Germana polico pafmortigis en Pniewo - 95 personojn, en Varsovio - ĉirkaŭ 80, en Chełm ĉirkaŭ 80 (loĝantoj de la masakrita vilaĝo Marynin), kaj en Tomaszów Mazowiecki - 40; Kampanjo de Italio: Dua Pola Korpuso komandata de generalo Władysław Anders konkeris Monte Cassino; Deportado de krime-tataroj: Sovetunio komencis deporti preskaŭ 200 000 Krime-tatarojn en Mezazion
- 1945: Ĉina Fronto: en la provinco Fuĝjano ĉinaj trupoj ekregis la havenon Fuzhou; Francio: norde ministoj strikis pro ekonomiaj kialoj
- 1950: Ĉemara Regiono: Naĥodka iĝis urbo
- 1956: Himalajo: svisoj grimpis al Lhotse kiel la unuaj
- 1958: Usona ĉasaviadilo Lockheed F-104 Starfighter akiris la mondan rekordon de vektora rapido 2 259,82 km/h
- 1965: Sirio: israela spiono Eli Cohen estis pendumita en Damasko, kiel unua israela civitano
- 1969: Usona skipa misio de Apollo 10 komenciĝis
- 1967: Jurij Andropov iĝis estro de KGB
- 1973: 100 personoj pereis en katastrofo de pasaĝera aviadilo Tu-104 en Ĉita (Sovetunio)
- 1974: Barato okazigis sian unuan provan eksplodon de atombombo enirante la liston de ŝtatoj kun nukleaj armiloj
- 1980: Sud-Koreio: en Gŭangĝu okazis masakro de studentoj protestantaj kontraŭ diktatoreco de generalo Chun Doo-Hwan
- 1980: Vaŝingtonio: erupcio de la vulkano Monto Sankta Heleno pereigis 57 personojn
- 1990: Senkomunismigo: hungara Kardinalo-Princo József Mindszenty estas rehabilitita
- 1990: Oni subskribis duflankan pakton pri valuta, ekonomia kaj socia unio inter Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko
- 1991: Somalilando deklaris sendependecon de Somalio
- 1992: En Varsovio oni subskribis polajn-ukrainajn ekonomiajn paktojn pri investado
- 1995: Alain Juppé iĝis ĉefministro de Francio
- 1995: Premiero de la usona filmo Brava koro de Mel Gibson
- 1996: La 41-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Oslo
- 1996: Radovan Karadžić, akuzita pri militkrimoj, eksiĝis kiel prezidento de Serba Respubliko
- 1998: Pola Universitato en Vilno fondiĝis - pro plena litovigo de la Vilna Universitato
- 1999: Carlo Azeglio Ciampi iĝis prezidento de Italio
- 1999: Malkovro de Perdito, la luno de Urano
- 2003: Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis polan fondintinon de katolika ordeno Urszula Ledóchowska
- 2006: Parlamento de Nepalo proklamis laikecon de la lando
- 2009: Kinga Baranowska grimpis la pinton de Kangchenjunga - danke al tio Pollando iĝis unua lando, kies himalajistinoj akiris ĉiujn okmil-metrajn pintojn
- 2009: Srilanko: per venko de registara armeo super la tamilaj tigroj finiĝis la enlanda milito
- 2013: Dana kantistino Emmelie de Forest venkis en la 58-a Eŭrovido-Kantokonkurso en sveda urbo Malmö
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Aŭstralio pliampleksigis la liston de sankcioj kontraŭ fizikaj personoj kaj juraj personoj el Rusio kaj Belorusio; Rusio elpelis 34 francajn diplomatojn; prezidento de Belorusio Aleksandro Lukaŝenko, subskribis amendon de belorusa kriminala kodo, kie la provo de "terorisma agado" estos minacita de mortpuno; Finnlando kaj Svedio prezentis peton pri aliĝo al NATO; FIBA ekskludis sportistojn el Rusio kaj Belorusio de internaciaj ludoj; Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken anoncis transdonon al Ukrainio de kromaj 215 mln da dolaroj por eksterordinara nutra helpo
- 2023: kontraŭkorupta juĝejo arestis estintan prezidanton de la Suverena kortumo de Ukrainio por 60 tagoj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1048: Omar Ĥajam, persa poeto, astronomo, filozofo, kuracisto kaj matematikisto, konata de robajoj (m. 1131)
- 1450: Piero Soderini, itala politikisto de Florenco (m. 1522)
- 1474: Izabela d'Este, itala nobelino, reprezentantino de la itala renesanco (m. 1539)
- 1533: Johannes Caselius, germana humanisto, juristo kaj filologo (m. 1613)
- 1616: Johann Jacob Froberger, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1667)
- 1711: Boskovich, kroata jezuito, filozofo, poeto, fizikisto, astronomo, matematikisto (m. 1787)
- 1777: John George Children, angla kemiisto, mineralogo kaj zoologo (m. 1852)
- 1779: Félix Louis L'Herminier, franca apotekisto kaj naturalisto (m. 1833)
- 1782: Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow, prusa generalmajoro (m. 1834)
- 1791: August Breithaupt, germana mineralogo, fakverkisto (m. 1873)
- 1796: József Schweidel, generalo, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1810: Francesco Maria Piave, itala opera libretisto (m. 1876)
- 1817: János Irinyi, hungara kemiisto kaj inventisto, frato de József Irinyi (m. 1895)
- 1824: Wilhelm Hofmeister, germana botanikisto kaj profesoro (m. 1877)
- 1830: Károly Goldmark, hungara-aŭstra komponisto, violonisto kaj muzika pedagogo (m. 1915)
- 1848: Hermann Diels, germana klasika filologo (m. 1922)
- 1850: Oliver Heaviside, angla fizikisto kaj matematikisto kontribuinta al evoluo de la teorio de elektromagnetismo, konata de la ekvacioj de Maxwell (m. 1925)
- 1852: Jizchok Leib Perez, pola-juda verkisto kaj advokato, kunkreinto de literaturo en la jida lingvo (m. 1915)
- 1868: Nikolao la 2-a, lasta imperiestro de Rusio el dinastio Romanov, ekzekutita (m. 1918)
- 1872: Bertrand Russell, brita matematikisto kaj filozofo, Nobelpremiita pro literaturo (m. 1970)
- 1873: Gregor Eisvogel, germana trapisto kaj abato (m. 1950)
- 1876: Hermann Müller, germana Regna Kanceliero kaj kanceliero de Germanio (m. 1931)
- 1879: Gustav Frištenský, ĉeĥa luktisto en klasik-stila luktado, cirka artisto (m. 1957)
- 1883: Walter Gropius, germana arkitekto, fondinto de Bauhaus (m. 1969)
- 1883: Eurico Gaspar Dutra, brazila generalo, politikisto, prezidanto de Brazilo, kontraŭkomunisto, sendinto de la Brazila Ekspedicia Forto batalanta flanke de Aliancanoj (m. 1974)
- 1884: Pius Parsch, aŭstra-morava teologo kaj aŭgustenano (m. 1954)
- 1891: Rudolf Carnap, germana-usona filozofo, logikisto kaj matematikisto, ankaŭ esperantisto, partopreninto de UK 1908 kaj UK 1922 (m. 1970)
- 1895: Augusto César Sandino, nikaragva revoluciulo (m. 1934)
- 1896: Martin Munkácsi, hungara-usona fotisto (m. 1963)
- 1897: Frank Capra, itala-usona filmreĝisoro (m. 1991)
- 1901: Vincent du Vigneaud, usona Nobelpremiita biokemiisto pro esploroj de sulfuro (m. 1978)
- 1906: Samu Balázs, hungara aktoro (m. 1981)
- 1911: Big Joe Turner, usona bugio-, bluso- kaj rokenrolo-kantisto (m. 1985)
- 1911: Erich Scholz, germana arĥitekto kaj kantaŭtoro
- 1912: Walter Sisulu, sudafrika politikisto, membro de Afrika Nacia Kongreso (m. 2003)
- 1913: Charles Trenet, franca kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2001)
- 1919: Margot Fonteyn, angla baleta dancistino (m. 1991)
- 1920: Anna Méliusz, hungara verkistino, tradukistino (m. 1998)
- 1920: Johano Paŭlo la 2-a, pola papo, filozofo, teologo, poeto, sanktulo, aŭtoro de 14 enciklikoj kaj 104 apostolaj vojaĝoj, travivinto de atencoj (m. 2005)
- 1921: Olgierd Zienkiewicz, brita inĝeniero kaj matematikisto (m. 2009)
- 1922: Kai Winding, usona ĵaztrombonisto (m. 1983)
- 1928: Géza Domokos, hungara libroeldonejestro, verkisto, politikisto (m. 2007)
- 1933: Géza Páskándi, hungara poeto, dramisto (m. 1995)
- 1937: Aladár Lászlóffy, rumania hungara poeto (m. 2009)
- 1937: Barbara Wachowicz, pola verkistino, aŭtorino de biografioj pri grandaj poloj (m. 2018)
- 1939: Giovanni Falcone, itala juĝisto, batalanto kontraŭ mafio, murdita (m. 1992)
- 1939: Peter Grünberg, germana Nobelpremiita fizikisto, kontribuinta pri malgrandigo de diskaparatoj (m. 2018)
- 1944: W. G. Sebald, germana verkisto, lekciisto de la Universitato de Orienta Anglio (m. 2001)
- 1945: Leszek Weres, pola sociologo, verkisto, kunkreinto de la pola nuntempa astrologio, konata de la priskribo de literaturaj arketipoj de zodiako
- 1947: John Bruton, ĉefministro de Irlando 1994-1997 (m. 2024)
- 1947: Petruška Šustrová, ĉeĥoslovaka disidentino, ĉeĥa tradukistino, publicistino kaj politikistino
- 1950: Natasza Czarmińska, pola kantistino, poetino, reĝisorino de dokumentaj filmoj, esoterulino (m. 2004)
- 1950: Thomas Gottschalk, germana aktoro kaj amuzigisto
- 1950: Miguel Fernández, hispana verkisto kaj Esperanto-verkisto debutinta en UK 1993 kaj kontribuinta al poemaro Ibere libere, membro de Hispana Esperanto-Federacio, SAT kaj UEA, kontribuanta i.a. al "Beletra Almanako", "Sennaciulo", "Sennacieca revuo", "La Ondo de Esperanto" kaj "Boletín", tradukisto de Poezio: armilo ŝargita per futuro
- 1953: Katalin Csongrádi, hungara aktorino, verkisto kaj kantistino
- 1960: József Bíró, hungara aktoro de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1962: Sandra Cretu, germana kantistino aganta en Arabesko (baleto)
- 1969: Helena Noguerra, belga aktorino, kantistino, televid-prezentistino
- 1973: Zsolt Lászlóffy, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1975: Róbert Köteles, rumania hungara pentristo
- 1982: Katherine Bates, aŭstralia biciklistino, konkursanta survoje kaj surdrome, mondĉampionino
- 1985: Dalma Kovács, rumanihungara kantistino, aktorino
- 1987: Alpár Szilárd Mihály, rumania hungara aktoro, membro de la Teatro Figura Stúdió
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 526: Johano la 1-a, papo, martiro, sanktulo
- 1160: Eriko la 9-a, reĝo de Svedio, fondinto de dinastio
- 1218: Otto la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1175/1176)
- 1410: Rupreĥto la 1-a, romia-germana reĝo el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1352)
- 1450: Grandreĝo Seĝong, reĝo de Koreio kaj proklaminto de la korea alfabeto hangul (n. 1397)
- 1525: Pietro Pomponazzi, itala renesanca filozofo, reprezentanto de aristotelismo (n. 1462)
- 1667: Melchior Schildt, germana komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo (n. ĉirkaŭ 1592)
- 1675: Stanisław Lubieniecki, pola astronomo, historiisto, verkisto kaj religiulo (n. 1623)
- 1692: Elias Ashmole, angla kolektisto, politikisto, framasono, astrologo (n. 1617)
- 1733: Georg Böhm, germana komponisto de baroko (n. 1661)
- 1781: Tupak-Amaru la 2-a, inkaa gvidanto de kontraŭhispana ribelo en Peruo, ekzekutita (n. 1738)
- 1799: Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, franca dramisto kaj entreprenisto (n. 1732)
- 1800: Aleksandr Suvorov, rusa generalo, grafo (n. 1729)
- 1809: Johann Christian Kittel, germana orgenisto (n. 1732)
- 1843: Friedrich Christoph Perthes, germana eldonisto, nevo de Justus Perthes (n. 1772)
- 1851: Friedrich August Ukert, germana geografo kaj historiisto (n. 1780)
- 1867: Johann Gottlieb Dressler, germana pedagogo kaj psikologo (n. 1799)
- 1909: Isaac Albéniz, hispana komponisto kaj pianisto (n. 1860)
- 1910: Eliza Orzeszkowa, pola pozitivisma verkistino (n. 1841)
- 1910: Franz Skarbina, germana pentristo, partopreninta en la pentrosalono de Parizo (n. 1849)
- 1911: Gustav Mahler, aŭstra komponisto kaj dirigento sojle de malfru-romantismo al modernismo (n. 1860)
- 1911: Walter John Clark, angla doktoro pri literaturo kaj esperantisto (n. 1881)
- 1933: Dezső Szilágyi, hungara aktoro (n. 1865)
- 1940: Theodor Linschmann, germana teologo kaj lingvisto (n. 1850)
- 1957: Hédi Edelmann, hungara ĵurnalistino, novelistino (n. 1902)
- 1957: Maria Stromberger, aŭstra flegistino kaj kontraŭfaŝistino (n. 1898)
- 1960: Antal Szegedi Tasziló, hungara instruisto, eklezihistoriisto (m. 1888)
- 1961: Lajos Ákom, hungara orgenisto, komponisto (n. 1885)
- 1962: Gábor Kalotai, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1905)
- 1972: András Márkos, hungara skulptisto en Rumanio (n. 1919)
- 1973: Jeannette Rankin, unua virino elektita al Usona Kongreso, virinrajtistino kaj pacaktivulino (n. 1880)
- 1979: Petre Abrudan, rumana pentristo, gvidanto de la Artistkolonio de Baia Mare (n. 1907)
- 1986: Peter Wehle, aŭstra juristo kaj kabaretisto (n. 1914)
- 1988: Julia Pióro, pola poetino, teozofino kaj esperantistino enestanta en Esperanta Antologio (n. 1901)
- 1995: Henri Laborit, franca biologo kaj filozofo (n. 1914)
- 2004: Stefan Swieżawski, pola spertulo pri eŭropa filozofio de la 15-a jarcento, laika partoprenanto de la Dua Vatikana koncilio, recenzisto de habilitiĝo de Karol Wojtyła (n. 1907)
- 2005: Gergely Pongrátz, hungara politikisto, komandanto de unu el la plej grandaj ribelaj taĉmentoj dum la Hungara revolucio de 1956 (n. 1932)
- 2005: Stella Zázvorková, ĉeĥa aktorino, rolinta en filmoj "Arabela" kaj "Arabela revenas" (n. 1922)
- 2007: Pierre-Gilles de Gennes, franca Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri superkonduktiveco, likvaj kristaloj kaj polimeroj (n. 1932)
- 2011: Włada Majewska, pola radia ĵurnalistino, aktorino, kantistino, enmigrinta aktivulino (n. 1911)
- 2012: Dietrich Fischer-Dieskau, germana oper-kantisto (baritono) (n. 1925)
- 2015: Halldór Ásgrímsson, ĉefministro de Islando, partiestro de Progrespartio (n. 1947)
- 2017: Jacque Fresco, usona mem-edukita socia inĝeniero, industria dizajnisto, verkisto, futuristo kaj inventisto (n. 1916)
- 2018: Nicole Fontaine, franca politikistino, prezidantino de la Eŭropa Parlamento (n. 1942)
- 2021: Franco Battiato, itala kantverkisto, pentristo, reĝisoro kaj komponisto (n. 1945)
- 2023: Helmut Berger, aŭstra aktoro (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Haitio - Festo de flago kaj de universitatoj
- Romkatolika Kalendaro: Johano la 1-a, papo kaj martiro
- Internacia Tago de Muzeoj
- Turkmenio - festo de konstitucio
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 18-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.