20 Massalia
20 Massalia | |
Asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 20 Massalia |
Aliaj nomoj | A852 SA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Marsejlo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
Dato de malkovro | 19-a de septembro 1852 |
Loko de malkovro | Napolo (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
360,305 Gm (2,408 AU) 308,699 Gm (2,064 AU) 411,911 Gm (2,753 AU) |
Discentreco | 0,143 |
Meza anomaliangulo | 161,641° |
Klinangulo | 0,707° |
Periodo | 1 365,261 t (3,74 j) |
Meza cirkulrapido | 19,09 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
206,530° |
Argum. de periapsido | 255,578° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
160 × 145 × 132 km[1] 145,05 ± 9,3 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(5,67 ± 0,8) ×1018 kg[1] (3 540 ± 850) kg/m3[1] ~ 0,054 m/s2 ~ 0,093 km/s |
Rotacia periodo | 0,3374 t (8,098 h) |
Aksa kliniteco | 45° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
174 K 265 K |
Geometria albedo | 0,210 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 6,50 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,0 8,3 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,058" 0,186" |
20 Massalia estas granda kaj hela asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas la ĉefa ano de la Masalia familio.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Massalia estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis elde Napolo (Italio) la 19-an de septembro 1852. Sed, la sekvanta nokto ĝi estis sendepende malkovrita de la franca astronomo Jean Chacornac, kiu la unua anoncis ĝian malkovron elde la observatorio de Marsejlo (Francio)
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĉar ĝia malkovro estis anoncita de Marsejlo, ĝi ricevis la nomon "Massalia", greklingva nomo de Marsejlo en la antikva epoko (greke: Μασσαλία).
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas plej granda ano de la Masalia familio, asteroida familio komponiĝanta el rompaĵoj pro alfrapo sur Massalia.
La denso de Massalia aperas supera al tiu de la averaĝa de S-tipaj asteroideoj, simila al tiu de la silikataj ŝtonoj. Ĝi aspektas havi solidan, nefrakasitan korpon, tio, kio estas malofte ĉe la asteroidoj de tia grando. Krom plej grandaj korpoj de pli de 400 km de diametro kiel Cereso au 4 Vesta, plejparto el la asteroidoj aperas fendhavaj aŭ eĉ estas amasoj da ruboj. En 1998, Jeff Bange[2] taksis la mason de Massalia al 5,2 × 1018 kg, supozinte ke 4 Vesta havus mason de 1,35 × 10−10 M⊙. La maso de Massalia dependas de la maso de 4 Vesta kaj de la perturboj de la orbito de 44 Nysa.
La luma kurbo de Massalia montras aksan klinecon de 45° kaj formon pli malpli sferan kun grandaj ebenaj (aŭ, ne konveksaj) areoj sur ĝia surfaco[3].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ An estimation of the mass of asteroid 20 Massilia derived from the Hipparcos minor planet data (Takso de la maso de la asteroido 20 Massalia surbaze de la datenoj de Hipparcos pri la planedetoj) J. Bange (1998). (angle)
- ↑ Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el lummezura dateno) Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine M. Kaasalainen kaj al. (2002) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
19 Fortuna | 20 Massalia | 21 Luteco |