Kreozolo
Kreozolo | ||
Bastona kemia strukturo de la Kreozolo | ||
Tridimensia strukturo de la Kreozolo | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 93-51-6 | |
ChemSpider kodo | 21105936 | |
PubChem-kodo | 7144 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora ĝis flaveca aroma likvaĵo | |
Molmaso | 138.164 g•mol-1 | |
Denseco | 1.092 g cm−3 | |
Mortiga dozo (LD50) |
| |
Fandpunkto | 5.5 °C (41.9 ℉; 278.6 K) | |
Bolpunkto | ||
Ekflama temperaturo | ||
Refrakta indico | 1,537 | |
Solvebleco | ||
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R22 R36/37/38 R43 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H317, H319, H320, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P233, P264, P270, P271, P272, P280, P280, P301, P302, P304, P305, P312, P312, P313, P313, P321, P330, P333, P337, P338, P340, P351, P352, P362, P364, P403, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kreozolo estas kemia komponaĵo, enhavanta la grupon fenolon, uzata kiel desinfektilo kaj malpli toksa ol fenata acido. Ĝi estas produkto estigita per seka lignodistilado aŭ per malkomponado de la neŭtrala kreozota kalisalo diluita kun sulfata acido, post akvolavado, redistilado kaj kolektado de la porcio distilanta super 219 °C.
Ĝi estas senkolora likvaĵo kiu flaviĝas kun la tempopaso, forte refraktas la lumon polarigitan kaj posedas aroman odoron tiel kiel la vanilo. Ĝi ne estas solvebla en akvo sed komplete solvebla en alkoholoj, eteroj, glacia acetata acido kaj alkalaj substancoj.
Kiam frostigita, ĝi fariĝas viskoza sed ne solida. Ĝi reduktas la arĝentan nitraton estigante spegulan restaĵon de la metalo.[3]
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1830, la industria kemiisto Karl von Reichenbach distilis kreozoton (miksaĵo da pluraj kreozoloj) el la fago. Pli malfrue, la fizika similareco kun la peza distilita oleo estigita el la karbogudro kondukis lin al ekzamenado pri ĝiaj antisepsaj proprecoj.
Dum la venontaj jaroj sennombraj artikoloj en medicinaj revuoj laŭdegis la virtojn de la kreozoto en la traktado de gangreno, kancervundoj, ekzemoj, impetigo kaj malbonodoraj vundoj. Kotonpecoj trempitaj en kreozoto ankaŭ estis aplikitaj en la dentokavaĵoj por havigi veran dolormalpezigon.
Malgraŭ ĝia irita naturo, kreozoto el fago eĉ estis interne uzata. Ĝi akiris nemerititan reputacion pro ĝiaj eksterordinaraj povoj kontraŭ vomemo. Respondeca medicina opinio dubis pri tio, sed samtempe asertis ke ĝi povas malpezigi diareon. Kreozoto estis ankaŭ inhalita, laŭŝajne por malpezigi bronkiajn sekreciojn. Pulma tuberkulozo estis traktita per inhalado de kreozoto kombinita kun buŝa administrado de 1 g ĉiutage.[4]
Reakcio
[redakti | redakti fonton]- Preparado de la p-metilkatekolo per traktado de 4-metilgvajakolo kun halogenido:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemicalland21
- ChemSpider
- Flavor, Fragrance, and Odor Analysis, Second Edition, Ray Marsili
- Vanity, Vitality, and Virility: The Science Behind the Products You Love to Buy, John Milton
- Occupational, Industrial, and Environmental Toxicology, Michael I. Greenberg
- A Dictionary of Chemistry and the Allied Branches of Other Sciences, Volume 2, Henry Watts
- Lignin and Lignans: Advances in Chemistry, Cyril Heitner, Don Dimmel, John Schmidt
- Year Book of Pharmacy
- Manual of Elementary Chemistry, Theoretical and Practical, George Fownes
- Chest of books
- Encyclopedia of Pseudoscience: From Alien Abductions to Zone Therapy, William F. Williams
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Krezolo -
Vanilila alkoholo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gvajakolo
- Karl von Reichenbach (1788-1869)
- Joseph Lister (1827-1912)
- Joseph Priestley (1733-1804)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ SFPE Handbook of Fire Protection Engineering, Morgan J. Hurley, Daniel T. Gottuk, John R. Hall Jr., Kazunori Harada, Erica D. Kuligowski, Milosh Puchovsky, Jose ́ L. Torero, John M. Watts Jr., Christopher J. Wieczorek
- ↑ Vigon
- ↑ A Dictionary of Chemistry and the Allied Branches of Other Sciences, Henry Watts
- ↑ Drug Discovery: A History, Walter Sneader