Alternita 5-hiperkuba kahelaro
Etoso
(Alidirektita el 5-duonverticohiperkuba kahelaro)
Alternita 5-hiperkuba kahelaro | |
Plia nomo | 5-duonverticohiperkuba kahelaro |
Speco | Unuforma 5-dimensia kahelaro Alternita hiperkuba kahelaro |
Simbolo de Schläfli | h{4,3,3,3,4} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
5-hiperĉeloj | 5-duonverticaj hiperkuboj h{4,3,3,3}, 5-kruco-hiperpluredroj {3,3,3,4} |
En geometrio, la alternita 5-hiperkuba kahelaro aŭ 5-duonverticohiperkuba kahelaro estas unuforma kahelaro de la eŭklida 5-spaco.
Ĝi konsistas el du malsamaj specoj de facetoj.
Ĝi estas konstruita per alternado de la regula 5-hiperkuba kahelaro. La 5-hiperkuboj de la fonta kahelaro dum alternado iĝas 5-duonverticajn hiperkubajn h{4,3,3,3} facetojn kaj en lokoj de la forigataj verticoj kreiĝas 5-kruco-hiperpluredraj {3,3,3,4} facetoj.
La kahelaro estas la unua en la vico de alternitaj hiperkubaj kahelaroj kiu kune kun ĉiuj la sekvaj eroj ne estas regula kahelaro. El alternitaj hiperkubaj kahelaroj de malpli grandaj dimensioj estas regulaj la 1-dimensia, 2-dimensia kaj 4-dimensia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kuba kahelaro
- Alternita kuba kahelaro
- 4-duonverticohiperkuba kahelaro
- 6-duonverticohiperkuba kahelaro
- Unuforma hiperpluredro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8
- pp. 154–156: Parta tranĉo aŭ alternado, prezentita per h prefikso: h{4,4}={4,4}; h{4,3,4}={31,1,4}, h{4,3,3,4}={3,3,4,3}
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- George Olshevsky, Duonigo de hiperpluredro en Glossary for Hyperspace.