Aŭda komputilludo
Aspekto
Aŭda komputilludo estas elektronika ludo ludita ekzemple ĉe persona komputilo. Ĝi similas al videoludo, sed la reago de la ludo estas nur aŭdebla, ne videbla.
Komence aŭdaj komputilludoj estis ĉefe ludoj por blinduloj kaj estis kreitaj ĉefe de amatoroj kaj blindaj programistoj. Sed pli kaj pli da homoj interesiĝis pri aŭdaj ludoj, de sonartistoj ĝis esploristoj pri ludoj por handikapuloj. La plej multaj aŭdaj ludoj uzas komputilan platformon, kvankam ekzistas kelkaj ludoj por videoludiloj.
Aŭdaj komputilludoj ekzistas en sama varieco de genroj kiel videoludoj, ekzemple aventuraj ludoj, kuradaj, ktp.
Ekzemploj de aŭdaj ludoj estas:
- Hattrick - (Extralives AB, 1997)[1]
- OGame - (Gameforge, 2002)[2]
- Jennifer Government: NationStates - (Max Barry, 2002)[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Game Accessibility Project, TTT-ejo de la projekto "ludoj por handikapuloj"
- PCS Accessible Game developers List, longa listo de ludoj por blinduloj kaj aŭdaj ludoj
- IGDA Game Accessibility Special Interest Group Arkivigite je 2013-09-08 per la retarkivo Wayback Machine, laborado por ebligi ludojn al ĉiaj handikapuloj
- AudioGames.net, komunuma TTT-ejo por aŭdaj ludantoj kun datumbazo kaj forumo
- AudioGames resources, informoj pri aŭdaj ludoj kaj ludilooj
- The Virtual Barbershop, prezentado de multaj sonefektoj (atentu: uzu stereoaŭdilojn!)
- Audio only menus, rekomendoj por kreado de aŭdaj menuoj por aŭdaj ludoj.