Aŭgusto de 2015
Aspekto
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2015:
- La kometo Ĉurjumov-Gerasimenko pasis je la perihelio.
- Komenciĝis la unua malkovrita epidemio de tilapia malgrandviruso en tilapiaj bredejoj de Hubejo, Ĉinujo.
Finiĝis la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille.
Komenciĝis la 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Wiesbaden.
Dudek kvin mortoj de elmigrantoj pro vrako ĉe Libio.
Finiĝos la 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Wiesbaden.
Japanio reŝaltas atomenergion post la katastrofo de Fukuŝimo.
La rivero Kolorado (ruĝa) iĝas flava post polua alverŝado en la riveron.
Industriaj eksplodoj en Tjanĝino, Ĉinio, mortigis almenaŭ 112 homojn kaj vundis plurajn centojn.
Atenco ĉe templo en Bangkoko okazigas 20 mortojn kaj lasas pli ol cent vunditojn.
Tumultoj en Salvadoro inter policanoj kaj krimuloj lasas 125 mortojn en tri tagoj.
Oni diskonigis, ke la ĝihadistoj eksplodigis la templon de Baal en la arkeologia urbo Palmira.
Novaj tumultoj en Salvadoro inter policanoj kaj krimuloj lasas 51 mortojn en unusola tago.
Du tragedioj estas ekzemploj de la dramo de la enmigrado en Eŭropon. Mortis 50 enmigrintoj en vrako de ŝipo al Italio, dum oni trovis 71 putriĝintajn kadavrojn de enmigrintoj (inter ili 4 infanoj) en slovaka kamiono posedata de bulgaro enirinta el Hungario en Aŭstrion.
|