Saltu al enhavo

Alfred Kroeber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A. L. Kroeber)
Alfred Kroeber
Persona informo
Alfred Louis Kroeber
Naskiĝo 11-an de junio 1876 (1876-06-11)
en Hoboken
Morto 5-an de oktobro 1960 (1960-10-05) (84-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Sunset View Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio - antropologio (–1901) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Theodora Kroeber (en) Traduki (1926–1960) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ursula K. Le Guin, Karl Kroeber Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo antropologo
sociologo
arkeologo
lingvisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Antropologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Franz Boas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Louis KROEBER (naskiĝis la 11-an de junio 1876 en Hoboken, Nov-Ĵerzejo, Usono; mortis la 5-an de oktobro 1960) estis unu el la plej influaj antropologoj dum la unua duono de la 20-a jarcento en Usono.

Li estis studento de Franz Boas ĉe la universitato Kolumbio kie li doktoriĝis en 1901, per tezo pri la arapahoj, indiĝena indiana etno de Norda Ameriko kaj proksimaj aliancanoj de la ĉejenoj. Sekve li laboris ĉefe ĉe la universitato de Kalifornio, Berkeley.

Alfred Kroeber famiĝis ĉefe pro siaj esploroj pri etnologio kaj alportis kontribuojn al arkeologio.

Li verkis artikolon "kasto" en la Encyclopedia of Social Sciences (enciklopedia de sociaj sciencoj, vol 3, 1930, 254b-257a), kiu estis forte kritikata de Louis Dumont (1911-1998, en vikidatumoj) en Homo hierarchicus, Parizo, Gallimard, 1966, p. 306 k.s.). Alfred Kroeber gvidis elfosaĵojn en Nov-Meksiko, Meksiko kaj Peruo. Li kaj liaj studentoj grave laboris kolektante kulturajn datumojn pri la okcidentaj nordamerikanaj indianoj. La prezervadlabora farita aperis en manlibro pri kaliforniaj indianoj (1925). Tiaj klopodoj prezervi restajn datumojn pri triboj estis nomitaj "savetnografio".

La patroflanka avo (do patro de la patro) de familia nomo Kröber elmigris el Germanio al Usono, la familio origine estis el vilaĝeto Kröbern en Turingio, kiu nun estas parto de la komunumo Monstab.