A Clockwork Orange (romano)
A Clockwork Orange | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Anthony Burgess |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1962 |
Eldonejo | Heinemann |
Ĝenro | nigra humuro • satira fikcio • filozofia fikcio • malutopia fikcio |
Loko de rakonto | Anglio |
Honorigoj | NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • Prometeo-Premio • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction |
A Clockwork Orange estas distopia satira nigrakomedia romano de la angla verkisto Anthony Burgess, publikigita en 1962.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La agado okazas en preskaŭ-estonta socio kiu havas apartan junularan subkulturon de ekstrema violento kaj perfortemo. La juna protagonisto, Alex, rakontas siajn violentajn fiagojn kaj siajn spertojn kun la klopodoj de ŝtataj aŭtoritatoj por reformi lin.[1] La libro estas parte verkita en rus-influita ĵargono nomita "Nadsato", kiu ricevas sian nomon el rusa sufikso por dekiomjarulo.[2] Laŭ Burgess, la verko estis jeu d'esprit (spritaĵo) verkita en ĝuste tri semajnoj.[3]
En 2005, A Clockwork Orange estis inkludita en la listo de la 100 plej bonkvalitaj angla-lingvaj romanoj verkitaj ekde 1923 de la gazeto Time,[4] kaj estis nomita de Modern Library kaj ties legantoj kiel unu el la 100 plej bonkvalitaj angla-lingvaj romanoj de la 20-a jarcento.[5] La originala manuskripto de la libro estis konservata en la William Ready Division of Archives and Research Collections de la Universitato McMaster en Hamiltono (Ontario), Kanado, ekde kiam la institucio aĉetis la dokumentojn en 1971.[6] Ĝi estas konsiderata unu el la plej influaj distopiaj libroj partikulare per la kinadapto al samnoma filmo de Stanley Kubrick.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Books of The Times". The New York Times. 19a de Marto 1963. Alirita la 9an de Marto 2021.
- ↑ "Appendix:A Clockwork Orange - Wiktionary". en.wiktionary.org.
- ↑ "A Clockwork Orange - The book versus the Film". Alirita la 9an de Marto 2021.
- ↑ Grossman, Lev; Lacayo, Richard (16a de Oktobro 2005). "All-Time 100 Novels: The Complete List". Arkivigite je 2020-04-13 per la retarkivo Wayback Machine Time.
- ↑ "100 Best Novels". Modern Library. Alirita la 9an de Marto 2021.
- ↑ Humphreys, Adrian (11a de Novembro 2012). "A clockwork original: McMaster University bought manuscript of iconic novel for $250". National Post. Alirita la 13a de Novembro 2012.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A Clockwork Orange: A Play With Music. Century Hutchinson Ltd. (1987). An extract is quoted on several web sites: Anthony Burgess from A Clockwork Orange: A Play With Music (Century Hutchinson Ltd, 1987),Arkivigite je 2005-12-15 per la retarkivo Wayback Machine, A Clockwork Orange - From A Clockwork Orange: A Play With Music
- Burgess, Anthony (1978). "Clockwork Oranges". In 1985. London: Hutchinson. (ISBN 0-09-136080-3) (extracts quoted here)
- Vidal, Gore. (1988) “Why I Am Eight Years Younger Than Anthony Burgess”, At Home: Essays, 1982–1988. New York: Random House. ISBN 0-394-57020-0.
- Tuck, Donald H.. (1974) The Encyclopedia of Science Fiction and Fantasy. Ĉikago: Advent, p. 72. ISBN 0-911682-20-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- A Clockwork Orange en SparkNotes
- A Clockwork Orange Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine at Literapedia Arkivigite je 2018-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
- A Clockwork Orange (1962) | Last chapter | Anthony Burgess (1917–1993)
Komparo kun la filmo de Kubrick
[redakti | redakti fonton]- Dalrymple, Theodore. "A Prophetic and Violent Masterpiece" Arkivigite je 2011-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, City Journal
- Giola, Ted. "A Clockwork Orange de Anthony Burgess" Arkivigite je 2020-06-30 per la retarkivo Wayback Machine en Conceptual Fiction Arkivigite je 2021-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Priestley, Brenton. "Of Clockwork Apples and Oranges: Burgess and Kubrick (2002)"