Achille Motteau
Aspekto
(Alidirektita el Ach. Motteau)
Achille Motteau | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Esperantisto 6266 |
Naskiĝo | 1836 |
Morto | 3-an de marto 1906 en Londono |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1901–) presisto vortaristo ![]() |
Achille MOTTEAU [moTO] (naskiĝis en Francio en 1836, mortis la 3-an de marto 1906 en Londono) estis franca angliĝinta presisto kaj esperantisto, kiu aŭtoris diversajn literaturajn verkojn en franca lingvo.
Motteau unue estis Volapükisto, ĝis kiam li esperantistiĝis en 1901. Li fondis Esperanto-grupon en Forest Gate kaj verkis la duan muzikon por la poemo La Espero. En 1904 li aŭtoris siaepoke vaste uzatan vortaron Esperanto-anglan.
Motteau estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato[1]. Kelkfoje, li uzis la pseŭdonimon "Esperantisto 6266".
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- 1903: La Ventego (Shakespeare)
- 1905: Ŝi kliniĝas por venki (komedio en kvin aktoj), k.m.a.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.