Supra Simme-Valo-Saanen (administra distrikto)
Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen | |
---|---|
administrative district of the canton of Bern | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Saanen |
Geografia situo | CH1903: 594475 / 149857 (mapo)46.57.36666667Koordinatoj: 46° 30′ N, 7° 22′ O; CH1903: 594475 / 149857 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 16951 (2010-01-01) |
Areo | 574,88 km² |
Loĝantardenseco | 29,5 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0248 |
La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen (germane Verwaltungskreis Obersimmental-Saanen) estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 16951 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Saanen. Ĝi estas parto de la administra regiono Berna Oberlando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen etendiĝas ambaŭ-flanke de la Jaun-Pasejo en la subaj valoj de la riveroj Simme kaj Sarino.
Historio
[redakti | redakti fonton]La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen estis fondita kun efiko je la 1-a de januaro 2010 kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno per la kunigo de la malnovaj distriktoj Supra Simme-Valo kaj Saanen.
Komunumoj de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
[redakti | redakti fonton]La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen konsistas (stato en 2010) el 7 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Saanen estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-01-01) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Boltigen | 1381 | 77.01 | 0791 | |
Gsteig ĉe Gstaad | 973 | 62.37 | 0841 | |
Lauenen | 826 | 58.71 | 0842 | |
Lenk | 2403 | 126.18 | 0792 | |
Saanen | 7053 | 119.71 | 0843 | |
Sankt-Stefano | 1377 | 57.79 | 0793 | |
Zweisimmen | 2938 | 73.11 | 0794 | |
Totale | 7 | 16951 | 574,88 | 0248 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|