Adolf Eichmann
Adolf Eichmann | |
Adolf Eichmann en 1962 | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1906 en Solingen, Germana imperio |
---|---|
Morto | 31-an de majo 1962 en Ramlo, Israelo |
Soldata kariero | |
Rango: | Obersturmbannführer, SS (SS (organizaĵo)) |
Deĵoris en: | Nazia Germanio |
Speco: | Schutzstaffel |
Militoj: | Dua mondmilito |
Persona informo | |
Naskonomo | Otto Adolf Eichmann |
Aliaj nomoj | Ricardo Klemente |
Mortokialo | Pendumo |
Tombo | Mediteraneo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Nazia Germanio Aŭstrio Vajmara Respubliko Germanio |
Alma mater | Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Adolf Karl Eichmann (en) |
Patrino | Maria Eichmann (en) |
Edz(in)o | Veronika Eichmann (en) (1935–1962) |
Infano | Ricardo Eichmann |
Okupo | |
Okupo | politikisto oficiro policisto komizo |
Adolf EICHMANN [á:-dolf ájĥ-man] (naskiĝis la 19-an de marto 1906 en Solingen, mortis la 31-an de majo 1962 en Ramlo) estis altranga funkciulo de nazia Germanio, membro de: SS (SS (organizaĵo), Sicherheitsdienst (sekreta servo de Nazia Germanio), Gestapo / akronimo de Geheime StaatsPolizei (germane "sekreta ŝtatpolico") - militkrimulo, unu el ĉefaj organizantoj de holokaŭsto.
Li ĉefe respondecis por la organizado de la ekstermo de milionoj da homoj dum la holokaŭsto, precipe la judoj. Tio nomiĝis “la fina solvo”.
Li organizis la identigon kaj transportadon de homoj al diversaj koncentrejoj. Tial oni ofte nomas lin la ĉefekzekutisto de la tria regno.
Kiel infano, Eichmann havis malpalan vizaĝkoloron kaj aliaj infanoj ofte mokriproĉis lin ĉar li aspektis kiel judo.
En 1934 li deĵoris kiel SS-kaporalo ĉe la koncentrejo Dachau kie li gajnis la aprobon de Reinhard Heydrich. En 1935 li vizitis Palestinon por taksi la eblecon entute ekzili la judojn al Palestino, tamen la tieaj britaj instancoj eklernis pri liaj negocoj kun la lokaj araboj kaj forpelis lin.
Eichmann partoprenis la Wannsee-konferencon dum 1942 kie oni diskutis kaj faris decidojn pri “la fina solvo de la juda problemo”.
Oni promociigis Eichmann al la rango de SS-Obersturmbannführer kaj li iĝis la ĉefo de la Gestapo fako IV B 4. Tiu fako respondecis pri la organizado kaj transportado rilate al la eksterminado de la judoj.
Post la dua mondmilito Eichmann estis kaptita de usonaj soldatoj. Tamen en 1946 li sukcesis eskapi kaj post multjara vagado li ekloĝis en Argentino en 1958 uzante la nomon Ricardo Klement. Li estis forkaptata de Peter Malkin de Mossad (Israela sekret-servo) la 11-an de majo 1960 kaj oni kaŝtransportis lin al Israelo. Post proceso en Jerusalemo oni mortkondamnis lin kaj li estis pendumita la 31-an de majo 1962. Tio estis la sola mortpuno iam efektivigita en Israelo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- David Cesarani, Adolf Eichmann. His life and crimes, Eldonis William Heinemann, Londono 2004, p. 458, ISBN 0-434-01056-1
- Guy Walters, Hunting Evil: The Nazi War Criminals Who Escaped and the Quest to Bring Them to Justice, Broadway Books, New York 2009 ISBN 978-0-7679-2873-1
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Operaco Rata Koridoro, televida filmo ABC (1/3)
- Listo de SS-komandantoj kaj de polico, germana Vikipedio
-
"Guilty! Eichmann to Hang" (Kulpas! Eichmann pendonte) (informo)
- Usona novaĵraporto pri la proceso de Eichmann, de la usonaj naciarkivoj
- Ĉu problemoj pri vido? Vidu la helpon en angla lingvo.