Adolf Staňura
Etoso
(Alidirektita el Adolf Stanura)
Adolf Staňura | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1915 |
Morto | 16-an de marto 2004 (89-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto tradukisto ![]() |
Adolf STAŇURA (naskiĝis la 12-an de marto 1915, mortis la 16-an de marto 2004) estis ĉeĥa esperantisto kaj komercisto.
En 1933 li kunfondis la Esperanto-societon Nova Vivo en Radvanice. Li verkis paroladojn por Esperanto-elsendoj en radio Ostrava, gvidis la ĉeĥan Lingvan Komitaton, kreis krucenigmojn, adaptis stenografion al Esperanto kaj tradukis La perdita vizaĝo de Josef Nesvadba. En 1959 Staňura transloĝiĝis al Ostrava-Poruba kaj tie fariĝis klubestro en 1967. En 1979 estis Staňura nomumita prezidanto de lingva komisiono; samjare li transloĝiĝis al Havířov. Ekde 1983 li komencis laŭ deziro de redaktoro de asocia gazeto Starto verki recenzojn pri esperantaj libroj. Li estis honora membro de ĈEA.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/c/c5/La_perdita_viza%C4%9Do.jpg/220px-La_perdita_viza%C4%9Do.jpg)
Tradukoj de Adolf Staňura[redakti | redakti fonton]
- Josef Nesvadba La perdita vizaĝo (Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974)
![]() |
|
- Meze de Eŭropo... skize pri la historio de Ĉeĥoslovakio (esperantigis E. Seemannová; O. Kníchal; A. Staňura. - Praha: [Panoramo], 1980. - 99 p. : ilustr.)
- Augustin Pitlík Esperanto kaj Ido (el la ĉeĥa gazeto "Národní obzor", 20. feb. 1914, Havířov, 1987. - 5 folioj)
- Karel Čejka Afero "La vizito" (En: Orbito nula 1 : sciencfikcio kaj fantasto, p.115 - 116)
- Jaroslav Konáš Deĵora vojaĝo (En: Orbito nula 1 : sciencfikcio kaj fantasto, p. 55 - 60)
- Vladimir Páral Verdikto en 2300 (En: Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto, p. 23 - 33, vol. 4)
- Hana Pechulová La koncerto (En: Sferoj : sciencfikcio kaj fantasto, p. 33 - 34, vol. 5)
- Jaroslav Veis Duplikataparato de Henderson (En: Sferoj : sciencfikcio kaj fantasto, p. 31 - 35, vol. 1)
- Jaroslav Veis La renkontiĝo (En: Sferoj: sciencfikcio kaj fantasto, p. 27 - 30, vol. 2)