Kinakademio de Hispanio
Aspekto
(Alidirektita el Akademio de Artoj kaj Sciencoj Kinaj de Hispanio)
Kinakademio de Hispanio | ||
---|---|---|
kina organizaĵo | ||
Komenco | 8-a de januaro 1986 vd | |
Geografia situo | 40° 25′ 39″ N, 3° 41′ 38″ U (mapo)40.4275-3.6938888888889Koordinatoj: 40° 25′ 39″ N, 3° 41′ 38″ U (mapo) | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Akademio de Kinematografio de Hispanio, en hispana Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España (AACCE), populare konata kiel Academia de Cine (Kinakademio de Hispanio), estas hispana organizaĵo kies ĉefa celo estas promocii la disvolvigon de la hispana kinarto, defendi ĝiajn profesiulojn kaj analizi la situacion de la kinindustrio kaj de la propra hispana kino.
Plej populare ĝi estas konata ĉefe kiel atribuanto ĉiujare de la premioj de la hispana kino, tio estas, la Goya-premioj.
La Akademio enhavas ĉirkaŭ 1 900 membrojn, ĉiuj el ili profesiuloj laborantoj en la diversaj fakoj de la kinkreado.[1]
Krom la Goya-premioj, ekde 1991, la Akademio atribuas po unu Ormedalon al diversaj profesiuloj, nome la jenaj:
- 1991: Fernando Rey (aktoro)
- 1992: Carlos Saura (reĝisoro)
- 1993: Francisco Rabal (aktoro)
- 1994: Alfredo Matas (produktoro)
- 1995: Ana Belén (aktorino)
- 1997: Sara Montiel (aktorino)
- 1998: Elías Querejeta (produktoro)
- 1999: Gil Parrondo (dekoraciisto)
- 2000: José Luis Borau (reĝisoro, scenaristo kaj produktoro)
- 2001: Fernando Fernán Gómez (aktoro, reĝisoro kaj verkisto)
- 2002: Carmelo Bernaola (muzikisto kaj komponisto)
- 2003: Concha Velasco (aktorino)
- 2004: Antonio Banderas (aktoro)
- 2005: Basilio Martín Patino (reĝisoro, produktoro, verkisto kaj esploristo)
- 2006: Geraldine Chaplin (aktorino)
- 2007: Pablo Núñez (reĝisoro, animaciisto, desegnisto kaj teknikisto de videfektoj)
- 2008: Maribel Verdú (aktorino)
- 2009: Carmen Maura (aktorino)
- 2010: Rosa María Sardà (aktorino)[2]
- 2011: José Luis Alcaine (direktoro de fotografio)
- 2012: Manuel Gutiérrez Aragón (reĝisoro)
- 2013: Ángela Molina (aktorino)
- 2014: Antón García Abril (muzikisto kaj komponisto)
- 2015: Aitana Sánchez-Gijón (aktorino) kaj Juan Diego (aktoro)
- 2016: Santiago Segura (aktoro)
- 2017: José Salcedo Palomeque (muntisto)
- 2018: Diego Galán (ĵurnalisto, reĝisoro kaj kinkritikisto)[3]
- 2019: Esperanza Roy (aktorino) kaj Javier Aguirre (reĝisoro, produktoro, direktoro de fotografio kaj scenaristo)[4]
- 2022: Latinamerikaj geaktoroj fundamentaj en la historio de la hispana kino, reprezentitaj de Cecilia Roth (aktorino) kaj Jorge Perugorría (aktoro)[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Press, Europa (9a de junio 2018). «Mariano Barroso, elegido presidente de la Academia de Cine». europapress.es. Konsultita la 6an de novembro 2018.
- ↑ Medalla de Oro para Rosa María Sardá 8a de julio 2010, alirita la 8an de julio 2010 en El País
- ↑ Diego Galán, Medalla de Oro de la Academia 2018 alirita la 3an de novembro 2018, AGENDA EMPRESA.
- ↑ Esperanza Roy y Javier Aguirre, Medalla de Oro de la Academia de Cine 14a de oktobro 2019, alirita la 6an de decembro 2019 en La Vanguardia
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Academia de Cine oficiala retejo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España en la hispana Vikipedio.