Saltu al enhavo

Akcentonombra verso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akcenta verso)

Akcentonombra verso[1] estas karakterizata per (proksimume) egala nombro de vortaj akcentoj en la versaj linioj; la nombro de interaj senakcentaj silaboj povas diverse varii kaj eĉ superi 3. La akcentaj versoj bezonas rimojn aŭ almenaŭ aliteraciojn; sed tiuj apogiloj ili iĝas liberaj versoj. Ekzemple:

Esperánto éstas béla, (8:3)
Paroláta tra la túta móndo. (10:3)
Sed kíam mi próvas rakónti pri ĉiélo, (13:3)
Miaj vórtoj turníĝas en róndo. (10:3)

(malgrase aperas la kromaj — la duaj aŭ la triaj — silaboj senakcentaj.)

En tiu versaĵo ne estas regulaj piedoj, kaj la versoj havas malsamajn kvantojn da silaboj (8, 10, 13, 10). La versojn apartigas po 3 fortaj akcentoj kaj la rimoj.

Akcentonombraj versoj estas bazitaj sur la akcentopulsa parolritmo, kaj tial havas tradicion en la akcentopulsaj lingvoj; inter la naciaj folkloraj formoj de akcentonombraj versoj menciindas la germana de:Knittelvers, la angla en:doggerel, la rusaj ru:раёшник kaj ru:дольник. Moderne ĝi estas unu el la elementoj de repo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Parnasa gvidlibro», §32, p. 39.