Aleksandr Griŝĉuk
Aspekto
(Alidirektita el Alexander Grischuk)
Aleksandr Griŝĉuk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1983 (41-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Familio | |
Edz(in)o | Natalia Zhukova (en) Kateryna Lahno (en) |
Parencoj | Alexander Andreev (en) (avo) |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
Aleksandr Igoreviĉ GRIŜĈUK (ruse Алекса́ндр И́горевич Грищу́к, naskiĝis la 31-an de oktobro 1983 ) estas rusa ŝaka grandmajstro kaj rusa ĉampiono en 2009. Li atingis la FIDE grandmajstran titolon en 2000. Griŝĉuk gajnis du orajn medalojn kiel membro de la teamo kaj unu individuan bronzan medalon ĉe Ŝakolimpikoj.[1]
En 2000 dum la FIDE Monda Ŝaka Ĉampionumo 2000, Griŝĉuk atingis la duonfinalon, en kiu li perdis kontraŭ Alexei Shirov. En 2004 dum la FIDE mondĉampionumo li alvenis al la kvaronfinalo, kie li perdis 3-1 kontraŭ Rustam Kasimdzhanov.
Rezultoj en ŝakolimpikoj
[redakti | redakti fonton]Ŝakolimpikoj | Individuaj rezultoj | Teamaj rezultoj |
---|---|---|
Istanbulo 2000 | 7.5/10 (Bronzo) | Oro |
Bled 2002 | 7/11 (18a) | Oro |
Calvià 2004 | 6.5/11 (30a) | Arĝento |
Turino 2006 | 7/11 (25a) | 6a |
Dresdeno 2008 | 4.5/8 (10a) | 5a |
Ĥanti-Mansijsko 2010 | 6/9 (4a) | Arĝento |
Istanbulo 2012 | 7/11 (5a) | Arĝento |
Tromsø 2014 | 6/9 (10a) | 4a |
Bakuo 2016 | 6.5/9 | Bronzo |
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]Griŝĉuk geedziĝis kun ukrainia grandmajstrino Natalja Ĵukova.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Men's Chess Olympiads: Aleksandr Griŝĉuk (angle). Alirita 2012-01-01 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aleksandr Griŝĉuk profilo kaj Elo-nombro ĉe la FIDE
|