Alcalá de Henares
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alcalá de Henares (stacidomo). |
Alcalá de Henares | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Hispanio | ||||
Provinco | Madrida Regiono | ||||
| |||||
Poŝtkodo | E 28800-28807 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 250 000 (2004) | ||||
Loĝdenso | 2 263 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 28′ N, 3° 22′ U (mapo)40.466666666667-3.3666666666667Koordinatoj: 40° 28′ N, 3° 22′ U (mapo) | ||||
Alto | 654 m | ||||
Areo | 88 km² (8 800 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Alcalá de Henares [+] | |||||
Alcalá de Henares (aŭ Alkalao esperante) estas hispana urbo, en la Madrida Regiono, je 30 km de la urbo Madrido. Ĝin banas la rivero Henares.
Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 199 184 loĝantoj sur areo de 88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 263 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi ekzistis jam en la romia epoko, kie li estis nomita Complutum. La nunan nomon Alcalá, arabdevenan, ĝi ricevis dum la mezepoko.
Estis tre grava ĝia historia universitato, la Universidad Complutense, fondita de la Kardinalo Cisneros en 1499. En ĝi instruis aŭ studis konataj intelektuloj de la Ora Epoko de la kulturo hispana, kiel Antonio de Nebrija, Francisco de Quevedo aŭ la jezuito Juan de Mariana inter aliaj. La universitato estis translokita al la Madrida ĉefurbo en 1836 kie ĝi eknomiĝis Universidad Complutense de Madrid, kaj nun estas la plej granda hispana universitato. En 1977 refondiĝis universitato en Alcalá mem, kun la nomo Universidad de Alcalá, kio tre helpis al la kultura renaskiĝo de la urbo.
La malnova parto de Alcalá de Henares estis deklarita Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en 1998, agnoskante ĝian trajton de unua universitata urbo planita kiel tia en la mondo.
Tre ĵuse, Alcalá bedaŭrinde famiĝis pro alia kaŭzo: la trajnoj kiuj estis atencitaj dum la 11-a de marto de 2004 estis elirintaj el tiu urbo.
Gravaj homoj naskiĝintaj en Alcalá
[redakti | redakti fonton]- La aŭtoro de Don Kiĥoto de la Manĉo, Miguel de Cervantes naskiĝis en Alcalá. La domo estas vizitebla kiel muzeo.
- Manuel Azaña, prezidanto de la Dua Hispana Respubliko.
- Francisco de Vergara, humanisto, helenisto, profesoro pri la greka en la Universitato de Alcalá de Henares, instruanto de Juan de Valdés (1490-1541), lernanto de Núñez de Guzmán (1475-1553), kaj Demetro Duko el Kreto, kiu estis kunlaboranto de Aldo Manuzio
- La angla reĝino Catalina de Aragón.
- Nacho (n. en 1990) - prononco [NAĉo], je pasporta nomo Jose Ignacio Fernandez Iglesias, hispana futbalisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alcalá de Henares (stacidomo)
- Alcalá de Henares Universidad (stacidomo)
- La Garena (stacidomo)
- historia universitato de Alkalao
- (nuna) universitato de Alkalao
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tre detala priskribo de la urbo (okaze de la Hispana Kongreso de Esperanto en 2005), arkivigite en aŭgusto 2011 (esperante)