Pajares de los Oteros
Pajares de los Oteros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24209 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 235 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 20′ N, 5° 28′ U (mapo)42.329722222222-5.4725Koordinatoj: 42° 20′ N, 5° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 791 m [+] | ||
Areo | 61,82 km² (6 182 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pajares de los Oteros [+] | |||
Pajares de los Oteros [paĤAres delosoTEros] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Los Oteros. Pajares de los Oteros estas komprenebla etimologie kiel Pajlstokejoj de la Montetoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Fuentes de los Oteros, Morilla de los Oteros, Pajares de los Oteros, Pobladura de los Oteros, Quintanilla de los Oteros, Valdesaz de los Oteros kaj Velilla de los Oteros, okupas totalan areon de 61,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 232 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Ĝi distas 44 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Cubillas de los Oteros, Gusendos de los Oteros, Corbillos de los Oteros, Cubillas de los Oteros, Matadeón de los Oteros, Fresno de la Vega, Valencia de Don Juan kaj Villabraz.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vitejoj kaj vinproduktado, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). En la municipa teritorio de Pajares de los Oteros estas la privata Flughaveno Los Oteros - Rogelio Fernández.