Alpa asocio
Alpaj asocioj estas unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. Origine tiaj asocioj formiĝis en la landoj de la alpa regiono kaj havis kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.
Intertempe tamen ankaŭ asocioj en tute aliaj mondopartoj uzas la etikedon de Alpa asocio por fari similajn agadojn kaj samtempe per la nomo indiki referencon kaj emocian ligiĝon al la alpa regiono kaj la tieaj pioniraj montgrimpantoj, skiantoj, migrantoj kaj mediprotektantoj.
Organizoj
[redakti | redakti fonton]En 1932 komencis la fondado de la tegmenta organizaĵo Unio Internacia de Asocioj de Alpismo (Union Internationale des Associations d’Alpinisme ,UIAA). Ĝi estas kuniĝo por pli bone realigi la interesojn kaj la normojn. Nur malmultaj asocioj ne estas membroj de UIAA.
Listo de alpaj asocioj
[redakti | redakti fonton]Pri la jenaj alpaj asocioj jam ekzistas artikoloj en Esperanto - bonvolu aldoni pliajn artikolojn nur al tiu listo, kiam artikolo en Esperanto vere kreiĝis:
asocio | mallongigo | lando | fondado |
---|---|---|---|
Club Alpin Français | CAF, FFCAM | Francio | 1874 |
Club Alpino Italiano | CAI | Italio | 1863 |
Deutscher Alpenverein | DAV | Germanio | 1869 |
Liechtensteiner Alpenverein | LAV | Liĥtenŝtejno | 1946 [1] |
Österreichischer Alpenverein | ÖAV | Aŭstrio | 1862 |
Planinska Zveza Slovenije | PZS | Slovenio | 1893 |
Schweizer Alpen-Club | SAC CAS | Svislando | 1863 |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ekde 1909 sekcio de la germana+aŭstra asocio