Râpa de Jos
Etoso
(Alidirektita el Alsórépa)
Râpa de Jos [rıpa de ĵos] (hungare: Alsórépa [alŝorepa], germane: Unter-Rübendorf) estas vilaĝo en Rumanio orient-nordoriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al la komunumo Vătava.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 944 loĝantojn (rumanoj) kaj en 1956 928 (rumanoj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332. Ĝi estis ĝis la 18-a kaj 19-a jarcentoj hungara-saksa servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]