Unukolora amaŭrolimno
Unukolora amaŭrolimno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amaurolimnas concolor Gosse, 1847 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Unukolora amaŭrolimno (laŭ la latina scienca nomo Amaurolimnas concolor) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1][2] Ĝi troviĝas en Meksiko, plimulto de Centrameriko, kaj en naŭ landoj de Sudameriko.[3][4]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Unukolora amaŭrolimno estis por la unua fojo priskribita en la genron Rallus kaj kelkajn fojojn ekde tiam estis metita en la genrojn Aramides kaj Laterallus antaŭ esti metita en sian nunan Amaurolimnas.[5][6] Ĝi estas la nura membro de tiu genro kaj havas du vivantajn subspeciojn, A. c. guatemalensis kaj A. c. castaneus. La nomiga subspecio, nome Jamajka arbarralo (A. c. concolor), kiu estis endemio de Jamajko, iĝis formortinta ĉirkaŭ 1881.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Unukolora amaŭrolimno estas 20 ĝis 23 cm longa kaj pezas proksimume 95 ĝis 130 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ili havas mezlongan flavecverdan bekon, ruĝan okulirison, kaj rozruĝajn krurojn kaj piedojn. A. c. guatemalensis estas la pli granda el la du vivantaj subspecioj; ĝi havas olivecajn brunajn suprajn partojn kaj brunajn subajn partojn. Ankaŭ A. c. castaneus estas olivecbruna supre, sed havas ruĝbrunajn subajn partojn.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Unukolora amaŭrolimno havas tre disan distribuon. Subspecio A. c. guatemalensis troviĝas de Veracruz kaj Oaxaca en suda Meksiko tra Mezameriko (krom Salvadoro) kaj okcidenta Kolombio en nordokcidentan Ekvadoron. A. c. castaneus troviĝas en norda Venezuelo, Gujanoj, pluraj apartaj areoj de Brazilo kaj enlandaj kaj marbordaj, orienta Ekvadoro kaj Peruo, kaj loke en Bolivio. Ĝi enloĝas gamon da malsekaj ĝis preskaŭ sekaj pejzaĝoj inkluzive de arbarkovritaj marĉoj, inundita arbaro, tre vegetalenhavaj interkrutejoj kaj riveretoj, kaj densa vegetaĵaro ĉe la randoj de sekundara arbaro kaj kultivitaj areoj. En alteco ĝi varias de marnivelo ĝis proksimume 1,000 m.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, kaj K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. [2]
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Taylor, B. (2020). Uniform Crake (Amaurolimnas concolor), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 14an de Oktobro, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [5] Alirita la 24an de Julio, 2022
|