Santa Colomba de Curueño
Santa Colomba de Curueño | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24150 • 24848 • 24151 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 496 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 45′ N, 5° 25′ U (mapo)42.750477777778-5.4126333333333Koordinatoj: 42° 45′ N, 5° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 926 m [+] | ||
Areo | 91,95 km² (9 195 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Colomba de Curueño [+] | |||
Santa Colomba de Curueño [santakoLOMba dekuRŬEnjo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco kaj en tradicia areo nomita Curueño, pro la rivero samnoma kiu kuniĝas kun rivero Porma.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ambasaguas de Curueño, Barrillos, Barrio de Nuestra Señora, Devesa de Curueño, Gallegos de Curueño, La Mata de Curueño, Pardesivil kaj Santa Colomba de Curueño, okupas totalan areon de 91,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 478 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun La Vecilla, Garrafe de Torío, Vegaquemada kaj Vegas del Condado.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de romia setlado kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Fruaj mencioj estis de Ambasaguas (Inter ambas aquas) en 959, de La Mata de Curueño en 1051 kaj de Santa Colomba en 1159. La ordenoj de Templanoj kaj de Alkantara havis povon en la areo. En moderna epoko la tuta areo de Curueño formis senjorlandon.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kastelo, ermitejo).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Gallegos de Curueño.
-
Preĝejo de Gallegos de Curueño.
-
Popola leona lukto en La Mata de Curueño.
-
Pardesivil de Curueño.