Angolo en la Olimpikoj
Aspekto
(Alidirektita el Angolo en la Somera Olimpiko 2024)
Sportista teamo de Angolo en la Olimpikoj unuafoje en 1980 kaj tiam kontinue ekde la jaro 1988 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis angolaj partoprenantoj. La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon. La plej bonaj pozicioj de la nacio, 7-a en 1996 kaj 8-a en 2016, estis ambaŭ atingitaj fare de la virina angola teamo de manpilko.
Kunordigas la teamon la Angola Olimpika Komitato.