Zapardiel de la Ribera
Zapardiel de la Ribera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05631 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 84 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 5° 20′ U (mapo)40.355555555556-5.3286111111111Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 353 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zapardiel de la Ribera [+] | |||
Zapardiel de la Ribera [zaparDJEL delariBEra] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Zapardiel de la Ribera estas komprenebla etimologie kiel Zapardiel de la Rivero, alude al apuda rivero Zapardiel. Tiu nomo eble devenas el hebrea vorto capardelh kiu signifus «rivero de ranoj» nome «ranrivero», transigita tra la lokaj araboj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Zapardiel de la Ribera kaj Angostura de Tormes aŭ La Angostura. Ĝi okupas totalan areon de 43,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el 1930 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 81 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Santiago de Tormes, Navalperal de Tormes, Santiago de Tormes, Bohoyo kaj Candeleda. La municipo estas en la kerno de la Sierra de Gredos borde de la rivero Tormes. La loĝloko estas je 1349 msm. Ene de la municipa teritorio estas parto de la Regiona Parko de la Sierra de Gredos, kiu enhavas la montojn Almanzor (2592 m) kaj La Galana (2568 m) kaj Cinco Lagunas (Kvin Lagetoj). Flaŭro kaj faŭno estas altmontaraj, inter kiuj hispana kapro.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindas preĝejo, ermitejoj, akvomuelejo, ponto ktp.
Bildaro de Angostura
[redakti | redakti fonton]-
Garganta del Hornillo. -
Vojo al Jerreñas. -
Bendokonkurenco. -
Pordego. -
Preĝejo de Angostura subneĝe.