Saltu al enhavo

Brolgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antigone rubicunda)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brolgogruo
Brolgogruo
Brolgogruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Antigone
Specio: A. rubicunda
Antigone rubicunda
Perry, 1810
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La brolgo (Antigone rubicunda) estas birdo en la grua familio Gruedoj. Ĝi ricevis ankaŭ la nomon Aŭstralia gruo, termino stampita en 1865 de fama ornitologo John Gould en sia verko The Birds of Australia.[1]

La brolgo estas ofta, gregema malsekregiona birdospecio de tropika kaj sudorienta Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Ĝi estas alta, starema birdo kun malgranda kapo, longa beko, svelta kolo kaj longaj kruroj. Ties plumaro estas ĉefe griza, kun nigraj flugilpintoj, kaj ĝi havas oranĝruĝan zonon sur sia kapo. La svata danco de la brolgo estas simila al tiu de aliaj gruoj. La nesto estas konstruita el malseka vegetaĵaro, aŭ sur levita terpeco aŭ flosanta sur malprofunda akvo en marĉo, kaj kutime la ino demetas du ovojn. Kovado daŭras 32 tagojn, kaj la nove eloviĝintaj idoj estas frumaturaj. La dieto de plenkreskuloj estas ĉiomanĝa kaj inkluzivas vegetaĵan materion, senvertebrulojn kaj malgrandajn vertebrulojn.[2]

Kvankam la birdo ne estas konsiderata endanĝerigita en la plej granda parto de sia teritorio, populacioj montras ioman malkreskon, precipe en suda Aŭstralio, kaj lokaj agadplanoj estas entreprenitaj en kelkaj lokoj.[3] Ĝi aperas sur la Kvinslanda blazono ekde 1977 kaj estis formale deklarita kiel la birda emblemo de la ŝtato en 1986.[4]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Brolgobildo de 1865 el The Birds of Australia de John Gould.

Kiam priskribis ĝin por la unua fojo la natursciencisto George Perry en 1810, la brolgo estis misklasita kiel specio de Ardea,[5] la genro kiu inkludas la ardeojn kaj egretojn. Ĝi estas fakte membro de la Gruiformes — nome ordo kiu inkludas la gruojn kaj ralojn, kaj membro de la genro Antigone.[6] Ornitologo John Gould uzis la nomon Grus australasianus kiam li verkis pri ĝi kaj notis, ke ĝi estas disvastigita en norda kaj orienta Aŭstralio. Li registris ankaŭ, ke ĝi estas facile aldomigebla, kaj ke politikisto James Macarthur estis teninta paron siahejme en Camden, Novsudkimrio. Nomante ĝis Australian crane, li menciis, ke ĝia frua kolonia nomo estis native companion.[7] La Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio faris brolga, popola nomo derivita el kamilara indiĝena vorto burralga, la oficiala nomo por la birdo en 1926.[8]

En 1976, oni sugestis, ke la brolgo, la Ruĝkola gruo (Antigone antigone), kaj la Blanknuka gruo (Antigone vipio) formu naturan grupon sur la bazo de similaĵoj en siaj voĉoj. Tion poste konfirmis molekulaj studoj de ilia DNA.[9] Tiuj montris ankaŭ, ke la brolgo estas pli proksime rilata al la Blanknuka gruo ol al la morfologie pli simila Ruĝkola gruo.[8]

La brolgo estis iam metita en la genron Grus, sed molekula studo publikigita en 2010 trovis, ke la genro, kiel tiam difinita, estis polifiletika.[10] En la sekva rearanĝo por krei monofiletikan genron, kvar specioj, inklude la brolgon, estis metitaj en la revivigitan genron Antigone kiu estis origine starigita de la germana natursciencisto Ludwig Reichenbach en 1853[6][11]

Oni supozas, ke ekzistas du subspecioj nome la jenaj: A. r. argentea trovebla en Okcidenta Aŭstralio, Norda Teritorio kaj okcidenta Kvinslando kaj la nomiga A. r. rubicunda, loĝanta en Nov-Gvineo, Kvinslando, Novsudkimrio, Viktorio, kaj Suda Aŭstralio.[12] Tamen, mitokondriaj analizoj montris, ke ambaŭ populacioj kunhavas haplotipojn indikantajn, ke estas unusola taksono, kvankam mikrosatelitaj markuloj montras limigitan genfluon inter ambaŭ populacioj.[13]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Detalo de la kapo.

La brolgo estas alta birdo kun granda beko, longa kaj svelta kolo, kaj stilzecaj kruroj. Ambaŭ seksoj estas nedistingeblaj laŭ aspekto, kvankam inoj estas kutime iom pli malgranda.[14] La plenkreskulo havas grizverdan, haŭtokovritan kronon, kaj la vizaĝo, vangoj kaj gorĝosako estas ankaŭ senplumaj kaj koralruĝaj. Aliaj partoj de la kapo estas olivverdecaj kun malhelaj haregoj. La gorĝosako, kiu estas aparte pendema ĉe plenkreskuloj, estas kovrita per tiaj densaj haregoj kiu faras ĝin aspekti nigra. La beko estas grizecverda ĉe plenkreskuloj, longa kaj svelta, kaj la irisoj estas flavec-oranĝa. La orelkovriloj aspektas kiel griza makulo de malgrandaj plumoj ĉirkaŭita de ruĝa senpluma haŭto kaj la korpoplumaro estas arĝent-griza. La plumoj dorse kaj ĉe flugilkovriloj havas palajn bordojn. La unuarangaĵoj estas nigraj kaj la duaranĝaĵoj estas grizaj. La kruroj kaj piedoj estas grize-nigraj. Al junuloj mankas la ruĝan zonon kaj havas plumohavajn kapojn kun malhelaj irisoj.

Plenkreska brolgo povas atingi alton de 0.7 ĝis 1.4 m kaj havas enverguron de 1.7 ĝis 2.4 m. Plenkreskaj maskloj havas averaĝan korpomason de 6.8 kg dum inoj averaĝas 5.66 kg. La pezo povas gami el 3.6 ĝis 8.7 kg.[7][12][15][16] Oni registris altojn de ĝis 1.8 m ĉe maskla brolgo sed eble tion postulas konfirmon.[17] La brolgo estas la plej peza fluganta birdo normale trovebla en kontinenta Aŭstralio, averaĝe iom pli alta laŭ korpomaso ol aliaj grandaj loĝantaj specioj kiel la Nigra cigno, la Aŭstralia pelikano kaj la Aŭstralia raso de Ruĝkola gruo (Aziaj Ruĝkolaj gruoj estas pli pezaj kaj klare pli altaj). Brolgoj estas ankaŭ multe pli pezaj averaĝe ol la plej grandaj flugantaj terbirdoj kiel la tre sekse-dimorfaj Aŭstralia otido kaj Kojnvosta aglo), kvankam pli pezaj birdoj kiel la Vagalbatroso povas esti videbla kiel marvaganto ĉe la kontiento.[15] Brolgoj probable rivalas kun la Nigrakola selbekulo kaj kun la Ruĝkola gruo kiel la plej altaj flugantaj birdoj en Aŭstralio.[7][12]

La brolgo povas facile estas konfuzita kun la Ruĝkola gruo, sed la ruĝa kapo de tiu lasta etendiĝas parte laŭ la kolo, dum tiu de la brolgo estas limigita al la kapo. La brolgo estas pli arĝent-griza ol la Ruĝkola, la kruroj estas nigrecaj anstataŭ rozkolorecaj, kaj la trompetaj kaj kriemaj alvokoj estas pli laŭtaj kaj altatonaj. Krome, en Aŭstralio, la distribuado de la Ruĝkola gruo estas limigita al nordorientaj areoj, kompare kun la pli disvastiĝinta distribuado de la brolgo.[12]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Brolgoj en maizkampo.
Paro ĉe nesto en la Rifuĝejo Healesville proksime de Melburno.

Brolgoj estas disvastigataj kaj ofte abundaj en norda kaj nordorienta Aŭstralio, speciale ĉe nordorienta Kvinslando, kaj estas oftaj tiom suden kiom ĝis Viktorio. Ili troviĝas ankaŭ en suda Nov-Gvineo kaj kiel raraj vagantoj en Nov-Zelando kaj la norda parto de Okcidenta Aŭstralio. La populacio de norda Aŭstralio estis ĉirkaŭkalkulita inter 20 000 kaj 100 000 birdoj kaj en suda Aŭstralio, je 1 000 birdoj. La nombro de individuoj en Nov-Gvineo estas nekonata.[18] Ĝis 1961, oni supozis, ke la brolgoj estas la nura specio de gruo en Aŭstralio, ĝis oni registris la Ruĝkolan gruon en Kvinslando.[19]

Brolgomovoj en Aŭstralio estas ne bone konataj, kvankam oni observis laŭsezonajn arojn en orienta Kvinslando en nereproduktaj areoj regule, kaj oni supozas, ke kelkaj marbordaj populacioj translokiĝas ĝis 500 km internen.[18] Oni konas malmulte pri la movoj kaj habitatoj de la novgvineaj populacioj.[18]

Plu sude, en Viktorio kaj Novsudkimrio, pluvo estas pli ofte laŭlonge de la jaro kaj la pli seka sezono daŭras el Decembro ĝis Majo. Tiam sudaj populacioj ariĝas en internaj birdaraj areoj, kio inkludas altaterajn marĉojn, randojn de akvorezervejoj kaj lagoj, paŝtejojn, kaj agrikulturajn terojn. Kiam pluvo alvenas en Junio kaj Julio, ili disiĝas al ĉemarbordaj nesalakvaj marĉoj, neprofundaj lagoj, malsekaj herbejoj, kaj aliaj malsekejoj kie ili reproduktiĝas.[18] En sudokcidenta Viktorio, reproduktejoj dum kaj tuj post printempo estas nesalakvaj malsekejoj, dun salakvaj, saletaj kaj salaj malsekejoj estas uzataj por arigado dum aŭtuno.[20]

Kvinslando havas le plej grandajn nombrojn de brolgoj, kaj foje oni vidas gruarojn de ĉirkaŭ 1 000 individuoj.[21] La birdo estas la oficiala birdo de la ŝtato kaj tiukadre aperas en ĝia blazono.[22] Reproduktantaj paroj kaj gruaroj distribuiĝas tra kelkaj inundebenaĵoj laŭlonge de la Golfo Karpentario.[23] Brolgoj tie prefere uzas du herbejajn regionajn ekosistemojn (nome 2.3.1 kaj 2.3.4), kvankam ĉirkaŭ 30% de la gruoj kunhavas kvar kromajn Eucalyptus-arbarajn regionajn ekosistemojn kun la Ruĝkola gruo. Brolgonombroj estis pli altaj en inundebenaĵoj kie hegemonias herbajaj habitatoj, kaj ankaŭ la plej grandaj gruaroj troveblas en la herbejaj habitatoj.[23]

Ekologio kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]
Brolgoparo inter aliaj akvobirdoj en la Norda Teritorio.

La socia unuo de brolgoj estas tre simila al tiu observita ĉe la Ruĝkola gruo. En reproduktaj areoj, reproduktaj paroj defendas teritoriojn kontraŭ aliaj brolgoj, kaj kiam reproduktaj klopodoj sukcesas, ili restas en la teritorio kun unu aŭ du idoj.[23] Ankaŭ nereproduktuloj, junuloj de pasintaj jaroj kaj plenkreskuloj kiuj ne havas ankoraŭ reproduktan teritorion, troveblas en la reproduktaj areoj, plej verŝajne laŭlonge de la tuta jaro. For de la reprodukta sezono, ili ariĝas en randaj gruaroj, kiuj ŝajne enhavas individuhavajn grupojn anstataŭ nur sociajn unuojn. Ene de la aro, familioj foje restas apartaj kaj kunordigas siajn aktivecojn kun aliaj anstataŭ kun la aro kiel tuto.[12] En sudokcidenta Kvinslando, 26–40% el ĉiu gruvidaĵoj estis reproduktantaj paroj kaj familioj en la ĉeriveraj inundebenaĵoj de Gilbert kaj Flinders.[23] Aroj estas relative pli raraj, sed birdoj en aroj ĉe la inundebenaĵoj de la rivero Flinders konstituis 80% el ĉiuj kalkulitaj brolgoj. En sudokcidenta Viktorio, oni notas diferencajn reproduktajn (printempo) kaj ariĝantajn (aŭtuno) sezonojn.[20]

Kiam ili ekflugas de la grundo, ilia flugo estas malgaja, kun multe da flugilfrapoj. La nigraj flugilpintoj de la birdo estas videblaj dum ĝi estas en la aero, kaj post kiam ĝi akiras rapidecon, ĝia flugmaniero estas multe pli gracia kaj ĝi ofte supreniras al grandaj altoj. Tie, ĝi povas esti apenaŭ videbla dum ĝi turniĝas en grandaj rondoj, foje eligante sian raŭkan krion.[7]

Brolgoj estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas en malsekejoj, salakvaj marĉoj, kaj terkultivejoj. Ili plukas en la grundo per siaj povegaj bekoj serĉe de bulboj kaj manĝeblaj radikoj.[7] Nordaj populacioj havas tre varian dieton, kun apenaŭa kontribuado de vegetaĵaro.[23] Ili manĝas ankaŭ burĝonojn kaj foliojn de malsekejoj kaj kaj altaterajn plantojn, cerealgrenojn, semojn, insektojn, moluskojn, krustulojn, ranojn, kaj lacertojn. En salakvaj marĉoj, Ili povas trinki salakvon, ĉar ili havas glandojn apud siaj okuloj tra kiuj ili povas ekskrecii troan salon.[8] Izotopaj analizoj de mudoplumoj en iliaj reproduktejoj laŭlonge de la Golfo Karpentario montris, ke ilia dieto estas diversa tra multaj trofoniveloj, kaj estas minimuma kontribuado de vegetaĵaro.[23] Analizoj montris fortajn niĉaparton inter brolgoj kaj la Ruĝkola gruo laŭ la dieto. Ties dieto en aroj de sekaj sezonoj ĉe Atherton Highlands plej verŝajne estas tre diferencaj pro la hegemonia agrikultura pejzaĝo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gould, John (1865). Handbook to The birds of Australia, Volume 2. self. pp. 290–92. "Gould Grus australasianus."
  2. Johnsgard, Paul (1983). "Cranes of the World: Australian Crane (Grus rubicundus)". Cranes of the World: 140–148.
  3. Veltheim, Inka; Sundar, K.S. Gopi (2019). "Species review: Brolga (Grus rubicundus)". En Mirande, Claire M.; Harris, James T. (eld.). Crane Conservation Strategy. International Crane Foundation, Baraboo, USA. pp. 371–381.
  4. "Bird emblem". Kvinslanda registaro. Alirita la 26an de Julio 2021.
  5. Australian Biological Resources Study (16a de Aprilo 2014) Species Grus (Mathewsia) rubicunda (Perry, 1810). Australian Faunal Directory. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Alirita 29a de Junio 2017 .
  6. 6,0 6,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 26a de Junio 2019 .
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Gould, John. (1865) Handbook to The birds of Australia, Volume 2. self, p. [htt://archive.org/details/bub_gb_YkcDAAAAQAAJ/e/n299 290]–92. “Gould Grus australasianus.”.
  8. 8,0 8,1 8,2 Veyret, Lynda (2008) Brolga (Grus rubicunda): Husbandry Guidelines 2008. Australasian Society of Zoo Keeping. Arkivita el la originalo je 2012-12-24. Alirita 2013-03-08 .
  9. Christidis, L.. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6.
  10. (2010) “Mitochondrial genome sequences and the phylogeny of cranes (Gruiformes: Gruidae)”, Auk 127 (2), p. 440–452. doi:10.1525/auk.2009.09045. 85412892. 
  11. Reichenbach, Ludwig. (1853) Handbuch der speciellen Ornithologie 1. Friedrich Hofmeister.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 (1983) “Cranes of the World: Australian Crane (Grus rubicundus)”, Cranes of the World, p. 140–148. 
  13. (2019) “Microsatellite loci and the complete mitochondrial DNA sequence characterised through next-generation sequencing and de novo genome assembly, and a preliminary assessment of population genetic structure for the Australian crane, Antigone rubicunda”, Avian Biology Research 12 (2), p. 49–58. doi:10.1177/1758155919832142. 92581541. 
  14. Marchant & Higgins 1993, p. 470.
  15. 15,0 15,1 (2008) 'CRC Handbook of Avian Body Masses', 2‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-1-4200-6444-5.
  16. Wilson, D., & Organ, A. (2015). The Use of Aerial Surveys for the Detection of the Brolga Grus rubicunda Through South-West Victoria: Key Considerations for the Wind Industry. En Wind and Wildlife (pp. 59-68). Springer, Dordrecht.
  17. Miller, A. (2016). The development of microsatellite loci through next generation sequencing, and a preliminary assessment of population genetic structure for the iconic Australian crane, Brolga (Antigone rubicunda). Nature Glenelg Trust, Warrnambool, Victoria.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 The Cranes: Status Survey and Conservation Action Plan. Status Survey and Conservation Action Plan. Northern Prairie Wildlife Research Center. Alirita 2013-03-08 .
  19. (1969) “First record of the Sarus Crane in Queensland”, The Emu 69, p. 49–52. doi:10.1071/MU969047d. 
  20. 20,0 20,1 (2005) “Breeding and flocking: comparison of seasonal wetland habitat use by the Brolga Grus rubicunda in south-western Victoria”, Australian Field Ornithology 22, p. 5–11. 
  21. Davis, Danielle (2014-01-19) Brolga. WIRES: Northern Rivers. Alirita 2014-01-19 .
  22. Queensland flags and emblems. About Australia. Alirita 2013-03-11 .
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 23,5 (2019) “Sympatric cranes in northern Australia: abundance, breeding success, habitat preference and diet”, Emu 119 (1), p. 79–89. doi:10.1080/01584197.2018.1537673. Bibkodo:2019EmuAO.119...79S. 133977233.