Mikronezia sturno
Mikronezia sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mikronezia sturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis opaca (Kittlitz, 1833) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mikronezia sturno (Aplonis opaca) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas indiĝena de Mikronezio, Nordaj Marianoj kaj Palaŭo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Oni agnoskas 7 subspeciojn kiuj estas la jenaj:
- aenea (Takacukasa & Jamaŝina, 1931) – Norde de Nordaj Marianoj (Asuncion, Agrihan, Pagan, Alamagan).
- guami (Momiyama, 1922) – Sude de Nordaj Marianoj (Saipan, Tinian, Rota, Guam, kie estas predata de serpento).
- orii (Takacukasa & Jamaŝina, 1931) - Palaŭo (Kajangel, Babelthuap, Koror, Garakajo, Ngesebus, Peleliu, Ngabad, Angaur).
- kurodai (Momijama, 1920) - Yap, en pleja sudo de okcidentaj Karolinoj.
- anga (Momijama, 1922) - Karolinoj (Ulithi, Fais, Faraulep, Uksoleai, Ifalik, Lamotrek, Ĉuuk, Lukunor, Nukuoro).
- ponapensis (Takacukasa & Jamaŝina, 1931) - Pohnpei (inklude Atolon Kapingamarangi, 740 km sudokcidente de ĉefa insulo), en orientaj Karolinoj.
- opaca (Kittlitz, 1833) - Kosrae, en plejaj orientaj Karolinoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas tre nigrecaj birdoj kun iom da metaleca brilo kaj fortikaj bekoj. Ege rimarkindas la helflavaj irisoj. Junuloj havas helajn subajn partojn tre striecaj malhele kaj vertikale, ne estas brilaj kaj havas brunajn irisojn.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Mikroneziaj sturnoj konsumas fruktojn, semojn, eventuale insektojn kaj ovojn de marbirdoj.[1] Ili kuraĝiĝas ĉe homoj kaj sekvas ilin en marbirdajn koloniojn por rabi ovojn de la marbirdoj elpelitaj de tiuj.
Tiuj bruemaj birdoj vivas en grupoj kaj nestumas en truoj ĉu de kokospalmoj aŭ de aliaj arboj, sed ankaŭ de kalkaj klifoj aŭ en lignaj telefonfostoj. La ino demetas ĝis 4 verdecajn ovojn kaj ambaŭ gepatroj kovas. Sturnidoj estas nudaj (senplumaj), blindaj kaj helponecesaj post eloviĝo. Unu generinto restas ĉe la idoj dum alia havigas manĝon al nesto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ JD Reichel and PO Glass (1990) "Micronesian Starling Predation on Seabird Eggs." Emu 90: 2 135-136
- BirdLife International 2004. Aplonis opaca[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|