Ardenoj
Ardenoj | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
mezalta montaro [+] | |||
Lando | Belgio | ||
- koordinatoj | 50° 15′ 0″ N, 5° 40′ 0″ O (mapo)50.255.6666666666667Koordinatoj: 50° 15′ 0″ N, 5° 40′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Signal de Botrange [+] | ||
Ardenoj | |||
Vikimedia Komunejo: Ardennes [+] | |||
La Ardenoj (france: Ardennes, valone: Årdene, nederlande: Ardennen) formas arbaroriĉan montetaron en orienta Belgio (la plej granda parto de Valonio), Norda Luksemburgo kaj malgranda parto en Francio. La ardenoj etendiĝas de Francujo oriente de la Pariza Baseno tra Belgio kaj Luksemburgio ĝis Rejno en Germanujo. En norda Luksemburgio la montaro nomiĝas Oslingo kaj en Germanujo ĝi havas la nomon Ejfelo (Eifel). La plej altaj punktoj troviĝas en Schneeeifel ĉe la belga - germana landlimo apud la urbeto Prüm kaj Sankt-Vith.
Ĝi estas okcidenta flankmontaro de masivo el ardezo al kiu apartenas la oriente de la Ardenoj situanta Ejfelmontaro en Germanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Batalo de Ardenoj estis terura militagado kiu okazis inter la fino de la 1944 kaj komenco de 1945, kiam Nazia Germanio jam estis ekmalvenkanta en la Dua Mondmilito. La germanoj havis dekomencajn sukcesojn pro malpreparo de Aliancanoj, sed post multaj mortoj de ambaŭ flankoj, la usonanoj sukcesis retroirigi la germanan ofensivon. Estis ĉirkaŭ 15 000 mortoj de la flanko de germanoj kaj preskaŭ 20 000 de la flanko de usonanoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|