Saltu al enhavo

Bally Astrocade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Astrocade)
Bally Astrocade
home video game console model vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Bally Astrocade (ankaŭ konata kiel Bally Arcade kaj komence kiel Bally ABA-1000[1]) estas duageneracia hejma videoludilo kaj simpla komputila sistemo desegnita de teamo ĉe Midway Games, tiutempe videoluda divizio de Bally. Ĝi estis origine anoncita kiel la "Bally Home Library Computer" en oktobro 1977 kaj havebligita per poŝta mendo en decembro 1977. Tamen, pro produktada malfruo, la unuoj estis unue liberigitaj en vendejoj en aprilo 1978 kaj ĝia varmarko ŝanĝiĝis al "Bally Professional Arcade". Ĝi estis komercigita nur dum limigita tempo antaŭ ol Bally decidis eliri el la merkato. La rajtoj estis poste aĉetitaj de triapartia kompanio, kiu relanĉis kaj vendis ĝin ĝis la jaro 1984. La Astrocade estas aparte rimarkinda pro siaj tre potencaj grafikaj kapabloj kompare kun aliaj tiutempaj maŝinoj, kaj pro la malfacileco aliri tiujn kapablojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Video Magazine. 1980. Video Buyer's Guide. Artikolo "Video Games". paĝo 78.