Atifete Jahjaga
Atifete Jahjaga | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Atifete Jahjaga | |||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1975 (49-jaraĝa) en Gjakova | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | albana vd | ||||
Ŝtataneco | Kosovo ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Priŝtino FBI National Academy (en) ![]() George C. Marshall European Center for Security Studies (en) ![]() Universitato de Leicester Universitato de Priŝtino ![]() | ||||
Partio | senpartia ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto policisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Atifete JAHJAGA [ atɪf'e:tɛ jahj'a:ga ] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1975 en Raškoc apud Đakovica, SFR Jugoslavio, nun Kosovo) estis Prezidanto de la Respubliko Kosovo de 2011 ĝis aprilo 2016. Ŝi estis la unua virino, la unua sendependa kandidato kaj la unua persono en ĉi tiu ofico por plenumi la kvinjaran oficperiodon. Ŝi ankaŭ estas la unua ina prezidento de Eŭropo de ĉefe islama lando.
Ŝi estis la plej juna ina ŝtatestro en la mondo en tiu tempo kaj la plej juna ŝtatestro por funkcii kiel prezidanto. Estas nur tri viroj pli junaj ol ŝi: du monarkoj kaj hereda respublikestro [1].
Kariero kaj politiko
[redakti | redakti fonton]Jahjaga estis vicĉefo de la polictrupo de Kosovo antaŭ ol ŝi iĝis prezidanto [2][3]. Ŝi studis en la jura fakultato de la universitato de Priština kaj havas kroman edukadon el Britio, Germanio kaj Usono [4].
Ŝi estis nomumita kiel prezidenta kandidato la 6an de aprilo 2011, kaj ricevis 80 el la 100 voĉoj de tiuj kiuj partoprenis en la voĉdono en la Nacia Asembleo la 7an de aprilo [5][6][7]
Jahjaga estis konsiderita aliancano de Usono kaj Eŭropa Unio . Ŝi serĉis la aliĝon de Kosovo al la EU kaj NATO . La ĉefa zorgo estis la relative juna loĝantaro de la lando. Ŝi antaŭenigis studentajn interŝanĝojn kun aliaj landoj kaj postulis la forigo de vizopostuloj por kosovanoj. Ŝi kalkulis je subteno de Usono kaj EU por kontraŭbatali altan senlaborecon. [8][9][10][11][12][13] [14]. La 7an de aprilo 2016, ŝi estis sukcedita pri la prezidanteco fare de Hashim Thaçi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reĝo de Bhutano Jigme Khesar Namgyal Wangchuk , Emiro de Kataro Tamim bin Hamad Al Thani kaj Supera Gvidanto de la DPRK Kim Ĝong Un
- ↑ Koha, "Në krye të Policisë së Kosovës, Atifete Jahjaga" Shqip TIME.mk 16 October 2010 (accessed 6 April 2011)[rompita ligilo]
- ↑ "Kush do të na udhëheq" Telegrafi.com 7 April 2011 (accessed 7 April 2011)
- ↑ Atifete Jahjaga. Council of Women World Leaders.
- ↑ AFP, "Kosovo government, opposition reach deal to end impasse" Google News 6 April 2011 (accessed 6 April 2011)[rompita ligilo]
- ↑ "Election by envelope?", The Economist, 8 April 2011.
- ↑ Ismet Jashari, "Kosovo swears in top woman cop as president" AFP 7 April 2011 (accessed 7 April 2011)[rompita ligilo]
- ↑ "Kadare: Jahjaga përmirësoi imazhin e Kosovës në botë" Lajme Shqip 3 September 2013 (accessed 29 September 2013)
- ↑ "Nikolić, Jahjaga, Ashton meet in Brussels" B92 6 February 2013 (accessed 29 September 2013)[rompita ligilo]
- ↑ Jahjaga në Emirate, hap rrugë për investime (26 April 2015). Alirita 2015-08-17 .
- ↑ Fjalimi i Presidentes Jahjaga në forumin "Fol Hapur", organizuar nga Lëvizja Fol. Alirita 2015-08-17 .
- ↑ Press Releases | 10th Clinton Global Initiative Annual Meeting Opens with the 8th Annual Clinton Global Citizens AwardsTM | Clinton Global Initiative. Alirita 2015-08-17 .
- ↑ Clinton: Jahjaga, lidere e bashkimit të vendit. Alirita 2015-08-17 .
- ↑ "Kosovo Analytical Report 2012" European Commission 23 October 2011 (accessed 29 September 2013)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de fondaĵo Jahjaga
- Oficiala retejo