Aulne
Aulne | |
Le Ster Aon bretonlingve | |
Rivero | |
Rivero Aulne vidata de supre de Landévennec
| |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Urboj | 2
|
Fontrivero | Lohuec |
- situo | Côtes-d'Armor, Bretonio, Francio |
Enfluejo | Rodo de Brest |
- situo | Finistère, Bretonio, Francio |
- koordinatoj | 48° 16′ 52″ N 4° 16′ 08″ U / 48.28111 °N, 4.26889 °U (mapo) |
Longo | 140 km (87 mi) |
Vikimedia Komunejo: Aulne (river) | |
Rivero Aulne (Aon bretonlingve) estas franca marborda rivero longa je 140 km[1], kiu fontas sur la komunumo Lohuec en departemento Côtes-d'Armor kaj elfluas en la rodon de Brest je la nivelo de la komunumoj Landévennec kaj Rosnoën. Ĝia vala parto nomiĝas ankaŭ "Rivero de Châteaulin".
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La nomo Aulne venas de la modifo de la kelta vorto Aven aŭ Avon aŭ Aoun kaj de la esprimo, kiu estis derivita en la bretonan lingvon kiel Steir-Aoun aŭ Ster-Aoun, tio estas "profunda rivero"[2].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mara rivero longa je 140 km, rivero Aulne fontas en Lohuec, apud la loko nomata Penn Aon, oriente de Menez Are. Tiu mara rivero fluas en sia monta parto de nordo al sudo, en fendo inter Lanneanou kaj Landeleau farita per la erupcio de la granita masivo de Huelgoat. Pli alvale, post la kunfluejo kun rivero Hyères, ĝi fluas paralele al la armorika direkto de la faldoj, tio estas de oriento al okcidento. Sed ĝi desegnas tre kurbaj kaj interkrutaj meandroj : inter la kunfluejo kun rivero Hyères en Pénity-Saint-Laurent, komunumo de Landeleau, kaj Châteaulin, ĝia fluejo estas longa je 60 km sed la birdfluga distanco estas nur 30 km[3].
Alvale, inter Pont Triffen kaj Port-Launay, rivero Aulne estas kanalizita kaj konsistigas parton de la kanalo inter Nantes kaj Brest. Rivero Aulne finiĝas per rio laŭ siaj 18 lastaj km inter Châteaulin kaj Rosnoën, kiu estas submetata al la influo de la tajdoj. Tiu parto de la rivero, de Port-Launay al la maro, estis ofte nomata mara Aulne kaj fluas en la rodon de Brest je la nivelo de Landévennec.
Meandro de mara Aulne ŝirmas la ŝiptombejon de Landévennec.
Kanalizita rivero Aulne, parto de la kanalo inter Nantes kaj Brest
[redakti | redakti fonton]De la kunfluejo kun rivero Hyères ĝis Châteaulin kaj eĉ Port-Launay, la meza fluejo de rivero Aulne koincidas kun parto de la kanalo inter Nantes kaj Brest, ne plu uzata por komerca navigado, sed alloga por la kanfiŝistoj kaj la padantojn sur la haŭlvojo. Turisma navigado ekzistas ĉirkaŭ Châteauneuf-du-Faou.
-
Rivero Aulne kanalizita apud Châteauneuf-du-Faou 1(kanalo inter Nantes kaj Brest)
-
Kanalizita rivero Aulne apud Châteauneuf-du-Faou 2
-
Kanalizita rivero Aulne apud Châteauneuf-du-Faou 3
-
Matenaj brumoj ĉe rivero Aulne en Châteaulin
-
Ponto sur rivero Aulne en Châteaulin
Estuaro de rivero Aulne kaj rodo de Brest
[redakti | redakti fonton]Dum la kvaternaraj glaciepokoj, kaj parte dum la lastaj glaciepokoj risa Glaciepoko kaj vurma Glaciepoko, rivero Aulne ankoraŭ fluis tra la nuna situo de la rodo de Brest por aliri Atlantikon, la marnivelo estis tiam je 80 ĝis 120 metroj sub la nuna nivelo. Sub la akvo de la rodo de Brest ekzistas tre kurbaj meandroj de la malnova fluejo de rivero Aulne, duone mergitaj (la duoninsulo de Landévennec estas la lobo de malnova meandro) aŭ tute mergitaj. La marbordaj riveretoj, kiuj elfluas en la rodon de Brest, inkluzive de rivero Élorn, estis tiutempe flankriveroj de rivero Aulne.
Beletro
[redakti | redakti fonton]- Xavier Grall omaĝis al la loĝantoj de la rivero Aulne[4] en artikolo publikigita en la semajngazeto La Vie.
- vidi Xavier Grall, La Fête de nuit kaj Philippe Le Guillou, Le Passage de l'Aulne.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ SANDRE. Slipo pri rivero Aulne (J3--018-). Alirita 18-a de oktobro 2008..
- ↑ Adolphe Joanne, "Dictionnaire géographique et administratif de la France et de ses colonies", tome 1, A-B, 1890, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k73389j/f229.image.r=Ellez.langFR
- ↑ L. Gallouedec, revuo "Annales de géographie", jaro 1893, n°10, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k104135h.r=Landeleau.f56.langEN.hl
- ↑ http://www.menezhom.com/IMG/pdf/DossierPresse_MHJ_D.pdf[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
|