Bálint Benkó
Aspekto
Bálint Benkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Benkó Bálint |
Naskiĝo | la 28-an de novembro 1894 en ![]() |
Morto | la 11-an de decembro 1955 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Bálint Benkó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkó Bálint estis hungara aktoro.
Bálint Benkó [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1894 en Oroszka (Hungara reĝlando, nuntempa Pohronský Ruskov en Slovakio), li mortis la 11-an de decembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bálint Benkó komencis sian aktoran karieron en Gyula en 1923. Ekde la sekva jaro li apartenis al Teatro de Kecskemét, inter 1928 kaj 1931 al Nova Teatro (Budapeŝto), inter 1933-1938 al Teatro Belvárosi. En 1940 li nelonge estis teatrestro de Teatro Városi. Oni supozas, ke li laboris en Hungara Ŝtatfervojo post la 2-a mondmilito.
Li edziĝis en 1922, 1928 kaj 1954.
Lia sola filma rolo
[redakti | redakti fonton]- Megvédtem egy asszonyt (1938) - kuracisto