Béla Szenes
Aspekto
Béla Szenes | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Schlesinger Béla | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1894 en Budapeŝto | |
Morto | 26-an de majo 1927 (33-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Korinfarkto ![]() | |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-11-47 ![]() | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Familio | ||
Infanoj | Hannah Szenes ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto dramaturgo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Béla Szenes [seneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenes Béla estis hungara ĵurnalisto, verkisto, dramisto, tradukisto. Lia filino estis Hanna Szenes.

Béla Szenes [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1894 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de majo 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Szenes devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li iĝis ĵurnalisto en pluraj gazetoj. En 1917 li aliĝis al kabaredo de Szakáll Szőke kiel skeĉisto. Inter 1918 kaj 1921 liaj skeĉoj estis prezentitaj en diversaj kabaredoj, en 1921 li debutis kiel dramisto en Teatro Belvárosi. En 1925 la Gaja Teatro prezentis lian 5-an teatraĵon, lia lasta premiero okazis en 1926.
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Szenes ember könyve (artikoloj, 1916)
- A kristóftéri Kolumbusz (romano, 1918)
- A buta ember (komedio, 1921)
- Végállomás (teatraĵo, 1923)
- Az alvó férj (komedio, 1926)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Krenn–Buchbinder: Csavargólány (1918)
- Ĉeĥov: A kérő (1919)
- Mouézy: Baj van Zsófival (1924)