Saltu al enhavo

Boris Tokarev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el B. TORNADO)
Boris Tokarev
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1927 (1927-10-14)
Morto 17-an de novembro 1994 (1994-11-17) (67-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Boris TOKAREV (ruse Борис Владимирович Токарев, plumnomo B. Tornado; naskiĝis la 14-an de oktobro 1927; mortis la 17-an de novembro 1994 en Moskvo) estis sovetia esperantisto.

Li esperantistiĝis en 1957. Li estis rusiano kaj sovetiano. Doktoro pri kemio. Ekde 1973 li estis fakdelegito pri kemio kaj literaturo. Krome li estis dumviva membro de UEA kaj de Rusia Esperantista Unio. Profunda konanto de la Esperanto-literaturo, pri kiu li multe prelegis. Kaj li instruis Esperanton, precipe inter blinduloj.

Sub pseŭdonimo B(onifatij) Tornado li publikigis originalajn kaj tradukitajn poeziaĵojn, en multaj revuoj (i.a. La Suda Stelo kaj Norda Prismo), en Esperanta Antologio kaj en la broŝuro Versoj (1991). Li tradukis i.a. Eposo pri la Militiro de Igorj (1962) kaj Versoj de Rudaki (1991). Postmorte la Moskva eldonejo Impeto publikigis la romanofabelon Ardes kaj la pli ol dekmil-versan epopeon Vivo de Prometeo.

Granda parto de lia persona biblioteko troviĝas en la Rusia Ŝtata Biblioteko de Eksterlanda Literaturo en Moskvo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.